Pri tiu ĉi numero / Doron Modan


Karaj Legantoj,

Lanĉinte lastnumere la renovigitan IE, ni ricevis belajn komplimentojn. Nome de ĉiuj redakcianoj mi kore dankas!

La ĝustatempa apero de la revuo iom suferis pro mia deĵoro en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (cetere, plena de novaj informoj kaj travivaĵoj). Rekompence vi ricevas ĉi-foje pli grandan numeron, kun 28 paĝoj anstataŭ la ordinaran 24-paĝan. Riĉa numero, ankaŭ enhave.

Vi trovos i.a. trafan rebaton de Claude Piron, specialan intervjuon kun Boris Kolker, informon de Sergej Tirin pri la historia reviviĝo de la israela E-junularo, kaj multajn aliajn interesaĵojn.

Ek al leg'!


...kaj nepre sciigu nin pri tio, kio plaĉas aŭ malplaĉas al vi en la gazeto. Ja ĉio ĉi estas por vi!


Via,     Doron