|
Tiun jaron estis nekutime malvarma vintro. En nia lando estis problemoj pri varmigo kaj nutraĵo. Ĉiuj timis, ke tiu terura milito fariĝos plej ampleksa. En januaro la milito fortiĝis, kaj unu tagon en nian urbon oni veturigis tri pereintajn soldatojn. Ili estis miaj samaĝuloj, kaj du el ili lernis en la sama lernejo kun mi. Iliaj korpoj devis esti entombigitaj la saman tagon, kaj la tri ĉerkoj devis esti prenitaj el la centra kinoklubo de nia malgranda urbo, kie jam longtempe ne montriĝis filmoj. Unu el miaj du samlernejanoj mi konis bone. Li estis bona kaj modesta knabo. Mi bone rememoras, kiel li neniam volis interbatiĝi kun iu ajn, kaj ofte pli fortaj kaj grandaĝaj knaboj longtempe primokis lin, kondukante lin ĝis larmoj. Li estis altstatura kaj dika, sed lia sola defendo estis lia rideto – naiva kaj konfidema. Kaj hodiaŭ lia korpo kun la korpoj de du aliaj soldatoj devis esti entombigita. Kiam mi venis en la salonon de la klubo, mi ekvidis tri ĉerkojn sur la scenejo. Apud ili staris iliaj fotoj. Homoj silente staris en la salono, sidis sur la seĝoj, kaj atendis la komencon de la entombigo. Mi malrapide venis apud la scenejon, kaj rigardis la fotojn kaj vizaĝojn de la pereintoj. Eble, ĉar ili estis vestitaj en uniformoj, aŭ ĉar morto faras ĉiujn homojn similaj, sed kie estis Vladik – mi ne komprenis. "Kie estas Vladik?!" – pensis mi, sed sur la fotoj kaj en la ĉerkoj mi vidis la saman homon. Mi eliris malrapide el la salono de la klubo, kaj piedfrapante laŭ la neĝaj kaj glaciaj stratoj de nia urbo mi pensis: "Ĉu gravas kie estis Vladik? Ili ĉiuj estas soldatoj." Pasis kelkaj jaroj, sed eĉ hodiaŭ mi ne povas pensi pri Vladik kiel pri pereinto.
Unu fakto restas senduba – lia naiva kaj konfidema rideto ne povis defendi lin kontraŭ ĉi tiu
malfeliĉa obskuro.
|