JELI - la junularo de israela e-istaro / Sergej Tyrin


Ĉe la kumzico (tendarfajro) dum festo Lag Ba-Omer  (Foto: Oded Gilad)

"Historia kunveno ĉi-semajne" kaj "ELI plijuniĝas!" estis la titoloj de mesaĝoj, senditaj inter ni per retpoŝto tuj post kiam JELI renkonitiĝis la 5-an de marto 2002. Tiu estis la unua kunveno de la junularo post ĉirkaŭ 20 jaroj da preskaŭ neni-farado kaj ne-ekzistado. Evidentiĝis, ke ja estas gejunuloj inter ni kaj ke ili eĉ interesiĝas pri agado kaj kunaj aranĝoj.

En la unua kunveno, iniciatita de Doron Modan, partoprenis ne malpli ol 15 gejunuloj, kaj gravaj decidoj estis faritaj. Entute, ni tre ĝojis ekkoni unuj la aliajn, la etoso estis leĝera kaj agrabla, multaj parolis entuziasme pri la futuro. Dividitaj en tri grupojn, ni elektis la plej gravajn aferojn por nia estonta agado, kaj per kiaj rimedoj ni E-propagandos. Poste ĉiuj diskutis la proponojn: ŝajnis ke preskaŭ ĉiu havas similan bildigon pri tio kion ni devos fari! Tio ne estis la sola "organiza" vespero, tamen. La venontaj kunvenoj en la plimulto da ili estis ankaŭ dediĉitaj al tiu ĉi temo.

Nun jam ses monatojn pasis kaj la junulara movado komencis ricevi difinitan formon. Ni renkontiĝas konstante unufoje en tri semajnoj kaj certe eblas diri ke ekzistas kerno de ĉirkaŭ 8 konstantaj membroj, kiujn vi povas vidi ĉiukunvene kaj kiuj agas por la sukceso de nia agado en ĉiuj terenoj. Dum la unuaj kunvenoj, plano de administra divido estis proponita (precipe danke al Allon Rothfarb); kaj kvankam ni ankoraŭ ne laboras tute laŭ tiu ĉi plano – oni jes povas disigi nun la membrojn al difinitaj grupoj, kaj ĉefa fokuso de ĉiu el ili estas unu speco de agado. La plej aktiva grupo ĝis nun estis (kiel ironie) la administra, la grupo respondecas pri la fizika organizado de la kunvenoj mem kaj informado pri ili al ĉiuj aliaj. Partoprenas en ĝi Allon Rothfarb, Sergej Tyrin kaj Eldad Salzman: la sorĉistoj malantaŭ la kulisoj. Tiu ĉi grupo havas apartajn kunsidojn, fizike kaj rete: la dissendo-listo esperanto-jeli, kreita en julio, dediĉis sin al administraj aferoj – kvankam ĉiuj povas partopreni en ĝi (http://forums.tapuz.co.il/esperanto).

Estas ellaboritaj tipoj kaj celoj de niaj renkontiĝoj. La plej grava celo de la movado estas kreado de medio, en kiu ĉiuj povos lerni, plibonigi kaj perfektigi sian Esperanton. Inter ni troviĝas homoj kun diversa posedo de la lingvo (kaj ni intencas aligi eĉ komencantojn kaj novajn anojn!), do ni planu niajn renkontiĝojn konsiderante tion. La rimedoj estas diversaj: ni havos prelegojn (en la plej simpla kaj en progresa lingvaĵo), societajn ludojn, laborgrupojn. La organizo estos kondukata tiam de teamo, en kiu anas nun Konstantin Ŝugajev, Lera Lotoŝ, Eldad Salzman kaj aliaj.

Ni ne forgesu, tamen, ke ni estas junaj kaj povas ĝui la vivon en multaj manieroj. Ni certe havos ankaŭ kunvenojn kaj vesperojn (noktojn) en la aperta aero. Granda sukceso estis la 'kumzico' (tendarfajro) en Lag Ba-Omer (la egan dankon pri ĝi al Oded Gilad), kaj ni intencas daŭrigi tiun sperton. Ne ĉio estos inter kvar muroj! *

Mi kredas ke la komenco estas kontentiga. Kaj komenco bona – sukceso duona, diras la proverbo. La junularo aktiviĝas kaj asertas : "La estonto estos nia!", ĉu vi konsentas?


______________________________________
* Kaj efektive, monaton post la sendado de tiu ci artikolo, JELI okazigis unuafoje, lastaseptembre, sukcesan dutagan tendaron, organizitan de Sergej Tyrin ĉe rivereto Aleksander. Ĝin partoprenis 15 gejunuloj. (Rimarko de la redaktoro)