Fiera pri sia Esperanto-lando


Intervjuis: Doron Modan


Intervjuo kun akademiano Boris Kolker pri la nova eldono de lia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando"


Gratulojn, D-ro Kolker, pro la apero de via nova libro, kaj certe pri ĝia imponega sukceso.

Dankon. La libro vere havis rekordan vendiĝon dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo kaj plu rapide vendiĝas.

"Vojaĝo en Esperanto-lando" estas perfektiga lernolibro, sed samtempe ĝi estas gvidlibro pri la Esperanto-kulturo. Kiuj el tiuj du elementoj pli bone respegulas por vi la esencon de la libro?

Ambaŭ estas samvaloraj. "Vojaĝo" estas la sola lernolibro, kiu instruas regadon de la literatura lingvo kaj krean verkadon en Esperanto. Ĝi estas la sola gvidlibro pri la Esperanto-kulturo, kiu gvidas facile, ne altrude, plezurige kaj entuziasmige. Tiuj, kiuj trastudis "Vojaĝo"-n, iĝas fieraj pri sia aparteno al Esperanto-lando, simile al tio, ke oni estas fieraj pri sia aparteno al sia patrolando.

Priparolinte fieron: Ĉu estas nura hazardo ke aperas teksto pri Israelo en la libro, aŭ ĉu tio signifas specialan senton pri nia lando?

La libro entenas tekstojn pri pluraj landoj - tiuj, kiujn mi vizitis aŭ pri kiuj mi havas specialan intereson (Israelo, Aŭstralio, Francio, Japanio, Ĉinio). Mi elektis nur tiajn tekstojn, post kies tralego la leganto ekhavu deziron tuj aĉeti bileton por viziti tiun landon. Trovi tiajn tekstojn estas tre malfacile.

Mi malkovris en la Esperanto-Instituto en Bat-Jam malnovan version de "Vojaĝo", publikigitan antaŭ jaroj en Moskvo. Ĉu por vi "Vojaĝo" estas kvazaŭ vivo-projekto?

Jes. Delongege mi venis al la ideo, ke estas bezonata unu libro, kiu ebligus al nova esperantisto rapide kaj ĝue fariĝi kvazaŭ denaska civitano de Esperanto-lando. La nuna riĉege ilustrita eldono, kiun publikigis UEA, preskaŭ plene enkorpigas mian revon.

Kaj kio dekomence igis vin verki ĝin?

Ni, instruistoj de Esperanto, ĉiujare naskas grandegan kvanton da novaj esperantistoj. La plimulto da ili baldaŭ malaperas. Multaj restas eternaj komencantoj. Nur manpleno da persistaj homoj aliĝas al la kerno de nia Esperanto-mondo. Tio estas nenormala. Mi estas konvinkita, ke la homo, perfekte reganta Esperanton, profunde konanta ĝian kulturon kaj aktive partoprenanta en la vivo de la Esperanto-komunumo, restos en Esperanto-lando por multaj jaroj, eĉ por la tuta vivo. Tiu konvinkiĝo igis min verki la libron, kiu kontribuu al tiu ambicia tasko.

Vi instruas E-on ankaŭ per la reto. Kiel tio funkcias?

Mi instruas per "Vojaĝo" en la reta Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Miaj lernantoj sendas al mi por kontrolo kaj komentado la taskojn de ĉiu leciono, kiuj postulas krean verkadon. Plenumo de unu leciono postulas multan tempon, same ĝia kontrolo. Sed la rezultoj estas okulfrapaj. Mi esperas, ke IPKK fariĝos grava forĝejo de novaj klubestroj, kursgvidantoj, lingvoreviziantoj, recenzantoj, ĵurnalistoj, verkistoj.

Kiel vi sukcesas entuziasmigi viajn lernantojn?

La urbo Cleveland (Ohio, Usono), en kiu mi loĝas, estas mondfama pro sia Klevlanda simfonia orkestro. Klevlandanoj fieras pri ĝi, same kiel anoj de aliaj urboj fieras pri sia futbala aŭ basbala teamo. La orkestro posedas sian someran rezidejon, 50 kilometrojn for de la urbo. Imagu: miloj da urbanoj (tutfamilie, eĉ kun beboj!) en semajnfinaj vesperoj traveturas en aŭtoj tiun distancon por aŭskulti simfonian koncerton, sidante sur la montetodeklivo. Kial tia entuziasmo? Ĉar la orkestro posedas ne nur altan majstrecon, sed ankaŭ kapablas krei spektaklecon kaj festecan humoron. Kiu vidis karnavalon en iu sud-amerika lando, povas tion imagi. Per "Vojaĝo" mi klopodas krei similan festecan etoson. Por mi mem, mi nomas "Vojaĝo"-n simfonio en formo de perfektiga lernolibro.

Ĉu vi kredas je la Fina Venko de E-o?

Por mi la Fina Venko estas ekzistanta realaĵo. Krom la reala mondo, mi konstatnte vivas ankaŭ en Esperanto-lando. Mi ne opinias, ke tiu lando nepre devas esti grandega: grandegaj landoj havas grandegajn problemojn. Mi deziras, ke en Esperanto-lando estu kiel eble pli multe da homoj homecaj, altkleraj lingve kaj kulture.

Kiujn konsilojn vi donus, do, al komencanto, kiu deziras kleriĝi lingve kaj kulture?

Profunde trastudi la baznivelan kurson. Aktive partopreni kelkajn Esperanto-aranĝojn kaj ne krokodili tie. Trastudi tre detale la unuajn ses lecionojn de "Vojaĝo en Esperanto-lando" sub gvido de sperta lingvano.

Kaj al E-aktivulo?

Profunde trastudi la tutan libron "Vojaĝo en Esperanto-lando", prefere sub gvido de tre sperta lingvano. Poste verki detalajn recenzojn pri ĉiuj libroj en sia Esperanto-biblioteko. Aktive partopreni en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

Ĉu vi povas malkaŝi al ni iom el viaj estontaj projektoj?

Pri miaj projektoj mi okupiĝas ege zorge, dum multaj jaroj. Mi ne scias, kiam mi trovos tempon por la sekva projekto – verki libron pri Ludoviko Zamenhof. Se iam mi faros tion, ĝi ne similos al la ekzistantaj samtemaj libroj. Ĝi estos io... spektakleca... festeca... ĝuinda...


Boris Kolker subskribas sian libron dum la Universala Kongreso en Fortaleza.