Elektitaj novaĵoj


Malavara donaco de Aleks Kerbel

Aleks Kerbel el Hajfa multjare laboris super trivoluma lernolibro de E-o laŭ unika propra metodo. Tiu ĉi interesa metodo preskaŭ ne uzas nacilingvan tekston, krom unufoja anglalingva traduko apud ĉiu nova vorto. La libroj entenas multajn grafikaĵojn kaj celas internacian lernantaron. La unua versio de la lernolibroj gajnis laŭdegan recenzon (M. Giŝpling, Israela Esperantisto n-ro 131).

S-ro Kerbel proprakoste eldonis la belaspektajn librojn kaj donacis la tutan stokon al ELI. La komitato de ELI elkore dankas lin pro la tre valora donaco, kaj honorigas lin per dumviva membreco!

Ni rekomendas al niaj membroj kaj legantoj havigi al si ĉi tiujn valorajn librojn, kiuj utilas ankaŭ por esperantistoj dezirantaj plibonigi sian lingvokonon.

Eksterlandaj legantoj povas akiri la librojn de la libroservo de UEA, kaj israelanoj povas akiri ilin ĉe la libroservo de ELI (telefono: 03-5465649) kontraŭ nur 40 siklojn por volumo 1 aŭ 2, kaj 50 siklojn por volumo 3. Rabatita prezo por la tuta kompleto: 120 siklojn.

Vol. 1: 225p. vol. 2: 205p. vol. 3: 262p.


Nova hebrea E-lernilo: Kompakta Disko

Iniciatemo kaj sindediĉo klare manifestiĝis ankaŭ en la sudo de Israelo. Informadikisto Ĝian Piero Savio el Omer tradukis, kunlabore kun aliaj s-anoj, komputilan programon el la portugala en la hebrean kaj adaptis ĝin en formaton de KD, por uzo de israelanoj ĉekomputile.

D-ro Savio produktigis la diskojn proprakoste por senpaga disdonado al interesitoj pri E-o. La diskoj entenas ne nur ĝuigan interaktivan kurson, sed ankaŭ informojn pri E-o, poemojn ks. Koran dankon!


Esperanto-Muzikaĵo de israelano en Berlino

La israela komponisto Jin'am Lif, konata en Israelo kaj eksterlande en la medio de moderna serioza muziko, komponis verkon por 8-voĉa ĥoro, laŭ E-a teksto, ĉefe el la historia parolado de Zamenhof dum la unua Universala Kongreso.

La verko plenumiĝis per la renoma ĥoro Ars Nova en la Konzerthaus de Berlino la 20-an de novembro 2002.

Jin'am Lif prelegis pri sia verko kaj aŭdigis ĝin, dum nia lasta Zamenhofa Vespero, la 10-an de decembro. Sekvis respondoj de la komponisto al multaj demandoj.