Jeraĥmiel Giladi (1908–2002) / Josef Ŝemer


Jeraĥmiel Giladi, veterano de la israela Esperanto-movado, forpasis la 27-an de junio 2002 en la aĝo de 94.

Li estis unu el la plej aktivaj membroj de PEL (Palestina Esperanto-Ligo) kaj ELI (Esperanto-ligo en Israelo) dum 70 jaroj.

J. Giladi (origine Karafiol) naskiĝis en Bjalistoko en 1908. Li studis en porrabena lernejo ("Jeŝiva"). En 1926 li aliĝis al la cionisma movado Heĥaluc ("La Pioniro"), kiu preparis la junajn orienteŭropajn judojn por enmigrado al Israellando kaj por pionira laboro. 20-jara li lernis Esperanton en kurso kaj tuj enamiĝis je ĝi. La postan jaron li enmigris Palestinon kaj aliĝis al la kernogrupo kiu fondis la kibucon Hakoveŝ, apud la urbo Kfar-Saba. Tie li laboris ĝis 1931. Ekde tiam li vivis en Kfar-Saba, la tutan vivon.

Li edziĝis kun Ŝoŝana, kiun li konis ankoraŭ en Bjalistoko. Ilia unua filino naskiĝis ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito. Post la milito naskiĝis la dua filino kaj filo.

En 1940 li volontule armeaniĝis kaj servis dum pli ol 5 jaroj en la Brita Reĝa Aerforto. Li pasigis la militservon en Egiptio, dum la edzino kaj filino restis solaj hejme. Ĝis hodiaŭ Ŝoŝana memoras, kiel malfacilaj estis tiuj jaroj sen la edzo kaj patro. En Egiptio Giladi (tiel ĉiuj nomis lin) pluokupiĝis pri Esperanto, gvidante kurson por ĉirkaŭ 30 soldatoj. Post la reveno hejmen li eklaboris kiel masonisto. Li spertiĝis pri tiu korpe malfacila laboro kaj plenumis ĝin ĝis la emeritiĝo.

Li estis aktiva en PEL kaj en ĝia posteula asocio ELI, ĝis la aĝo 89 (!). Li plenumis diversajn taskojn: dum unu jaro prezidanto de la asocio, kaj dum multaj jaroj sekretario, kunredaktoro de la revuo de ELI, bibliotekisto kaj protokolisto. Li estis multjara komitatano de ELI kaj partoprenis fidele ĝiajn kunsidojn. Dum la lastaj jaroj de sia agado en la Komitato li okupiĝis nur pri protokolado dum la kunsidoj. La lastan fojon li notis la protokolon en novembro 1997. Giladi plenumis ĉiam siajn movadajn taskojn diligente kaj kun agrabla mieno. Ĉiuj israelaj esperantistoj amis lin pro lia modereco, modesteco kaj simpatio.

Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato, kiu preparis la (fine ne okazintan) Universalan Kongreson de 1967. Unu el liaj ĉefaj agadkampoj estis instruado de Esperanto, precipe en lia loĝurbo. Giladi gvidis multajn kursojn, inter ili kelkajn por lernejanoj. En Kfar-Saba multaj konis lin pro tiu instru-agado. Dank` al li oni nomis straton Zamenhof en ĉi-tiu urbo.

Li verkis multajn artikolojn kaj kelkajn poemojn por Nia Ligilo kaj Israela Esperantisto. Krome li faris multajn prelegojn en la Esperanto-klubo de Tel-Avivo. Giladi estis kreema verkisto, kiu esprimis sin trilingve: Esperante, hebrelingve kaj jide – proze kaj poezie.

Giladi estis membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio) dum multaj jaroj kaj ĝia Delegito en Kfar-Saba ekde la 1950-aj jaroj ĝis 1999. Li estis ankaŭ membro de la Komitato de UEA (nome de ELI) dum la jaroj 1972-1983.

El ĉiuj lokaj samideanoj (tre konvena vorto se temas pri li!), kiujn mi konis dum la lastaj jardekoj, Giladi estis la sola, kiu frekventis konstante la klubejon en Tel-Avivo: ekde la 60-aj jaroj li ĉiun semajnon, preskaŭ senescepte kaj sendepende de la vetero kaj aĝo, aperis tie! Mi memoras lin kiel la plej fidelan klubanon, kvankam li devis post la kunvenoj reveni hejmen mallume, inkluzive longan piedmarŝadon.

Krom tio, centran lokon en la esperantista vivo de Giladi okupis du aferoj: korespondado kaj partoprenado en Universalaj Kongresoj. Dum jardekoj li korespondis kun dekoj da eksterlandaj samideanoj kaj tiel akiris multe da bonaj geamikoj. Tiu transnacia amikeco plenigis lian koron per ĝojo kaj plezurigis lin. Li multe fieris pri tio, ke li kolektas amikojn. Pri tiu ŝatokupo li eĉ verkis belan poemon, "Mia kolekto", kiu aperis en kelkaj E-aj revuoj. La fama bulgara kantisto V. Damjanov komponis ĝin kaj enigis ĝin en sian diskon de E-aj kantoj. Partoprenado en Kongresoj estis lia dua centra travivaĵo. Ekde la 70-aj jaroj ĝis 1996 li ĉeestis preskaŭ ĉiujn UK-ojn de UEA (ĉirkaŭ 25), eĉ tiujn, kiuj okazis en foraj lokoj kiel Pekino, Brazilio, Havano, Rejkjaviko. Krome li partoprenis kelkajn Internaciajn Junularajn Kongresojn, en kiuj li kvankam maljunulo ĝuis la junularan etoson. Lia ĉefa okupo dum la kongresoj estis interparolado kun la multaj geamikoj, kiujn li renkontis ĉiun jaron denove. Liaj familianoj vole-nevole alkutimiĝis al tio, ke sian naskiĝtagan datrevenon Giladi festis ĉiam eksterlande, tostante kun la esperantistaj geamikoj dum la UK...

Giladi (centre) tostas kun siaj amikoj dum UK

(Foto: fotoservo de UK)

Ĉar Amikeco estis io tiom grava por li, liaj gefiloj aperigis sur lia tomboŝtono la esperantlingvan frazon: “Kolektanto de amikoj”.

En novembro 2002 okazis en la Tel-Aviva E-klubo digna vespero dediĉita al la memoro de Giladi, kun ĉeesto de liaj familianoj kaj e-istoj el la tuta lando. Dum tiu interesa vespero oni legis el lia verkaro kaj levis viglajn rememorojn.

Estu benata la memoro de Jeraĥmiel Giladi, multjara aktiva membro de Esperanto-lando kaj amiko de multaj samideanoj.