(Reage al la artikolo de la ĉi-lasta en IE n-roj 134, 135, 136:
“Esperanto. Ĉu evoluado aŭ retroevoluado?”)
Estimata S-ro Anselmo,
Leginte vian artikolon, ŝajnas al mi ke vi miskomprenis la manieron, laŭ kiu kunmetado funkcias
en E-o, eble ĉar, kiel multaj, vi imagas E-on aglutina lingvo. Kiel mi montris en mia artikolo
Esperanto, ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (Roterdamo: UEA, Esperanto-Dokumentoj; eble
disponebla nun nur en la angla versio Esperanto – European or Asiatic Language?, Esperanto
documents 22A, Rotterdam: UEA, 1981), lingvistika analizo montras, ke E-o estas pli izola ol aglutina:
vortfarado, uzo de prepozicioj, subordigitaj propozicioj, ktp, funkcias multe pli kiel en la ĉina ol
kiel en la aglutinaj lingvoj. Tial, dum la unua elemento de kunmetita substantivo povas esti ia "genitivo"
(tiu terminologio tute ne taŭgas por lingvo, kiu ne funkcias kiel la hind-eŭropaj), ĝi povas
esti ankaŭ io alia. Pro tiu nedifiniteco de la unua elemento de kunmetaĵo, virbovo tute ne
estas escepto, sed vorto normale formita (komparu kun la ĉina: niu, "bovo", gong,
"virseksa besto" > gongniu, "virbovo"). Tial ankaŭ vangofrapi kaj piedbati
estas normalaj vortoj. Fakte, tiuj esprimoj ekzistas de tre longe en la lingvo, kaj ĝi perfekte
funkcias uzante ilin.
Zamenhof havis ege fortan kaj delikatan lingvan senton kaj intuicion. Realisma, li allasis egan liberecon en
la kunmetado, sciante, ke tiel li havigos al la homaro lingvon flekseblan, liberan je la rigideco, kiun
enkondukus absoluta rigoro, kaj kiu steriligus la krean efikon de la uzado, de la natura evoluo. Historio
montris lin prava, dum Ido mortis pro tiu strebo al centprocenta rigoro.
Pro tiu atento al ĝusta ekvilibro inter necesa kaj sufiĉa rigoro, Zamenhof intence ne difinis la
rilaton inter la eroj de kunmetita vorto. Li fidis, ke tiaj vortoj kompreniĝos kiel tutaĵoj, en
kiuj la du aŭ pluraj eroj kunformas koncepton pli intuicie ol analize kompreneblan. Tial li uzis vortojn
kiel kortuŝi, korpremata, fiŝkapti, almozdoni, verdire,
okulfrapi, kaj multajn aliajn simile konstruitajn. Se via kompreno pri vortfarado estus ĝusta, ne
eblus klarigi la jenajn du frazojn de Zamenhof: la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana
kovrilo kaj en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj. Kiel vi komprenus fervojo
(ne estas genitivo, sed vojo el fero)? Vaporŝipo (ne estas ŝipo de vaporo,
nek ŝipo el vaporo)? Fulmotondro (ne estas tondro de fulmo)? Ankaŭ adorkliniĝi,
kiun Zamenhof multe uzis en sia traduko de la Biblio, formiĝis simile al fulmotondro kaj
scipovi, do tute normale. En la ĉina similaj kunmetoj abundas (ekzemple shuoxiao, "diri" +
"ridi", bangzhu "helpi" + "subteni"). Estas vere, pri tio mi konsentas kun vi, ke scipovi estas
'senbezona', sed ĝi estas tipa esperantaĵo per tio, ke ĝi estas kompromisa formulo inter la
germana (kännen Sie Esperanto?) kaj la franca (savez-vous l'espéranto?), iom kiel najtingalo
estas kompromiso inter la angla kaj germana formoj de la vorto.
Via devojiĝo disde la norma, kutima lingvo, eble radikas en tio, ke vi senkonscie lasas la okcidentajn
lingvokutimojn influi vin. En niaj lingvoj objekto fariĝas "genitivo" kiam oni transiras de verbo al
substantivo: studi lingvon > studado de lingvo. Sed en lingvostudado, "lingvo" ne estas genitivo,
nek akuzativo, ĝi estas ero, en kompakta esprimo, kiun la cerbo komprenas tutece, sen devi analizi la
rilaton inter la du "vortoj". Kunmetado estas unu el la malmultaj, sed gravegaj, punktoj, en kiuj E-o ne
difinas rigore la rilatojn, same kiel ĉe la prepozicio je, la finaĵo -aŭ, la
sufikso -um-, aliaj atestoj pri la graveco, kiun Zamenhof atribuis al io absolute malpreciza kaj sekve
favoranta flekseblecon kaj vivantecon meze de cetere plej rigora lingvo. Tiuj elementoj rolas kiel la
ŝercisto (joker) en kartludo, kiel la senlitera peceto en Skrablo, kiu povas anstataŭigi iun
ajn alian literon. En lingvostudado, la signifo estas "la fakto studi lingvon", kaj ĉiuj tuj
komprenas ĝin tiel, eĉ se ni ne povas kompreni kial. En nia cerbo, lingvo funkcias laŭ
statistiko kaj probableco, do ankaŭ laŭ sana prudento, plus, kompreneble, la kunteksto. Pro tiuj
faktoroj neniu normala riskas miskompreni piedfrapi, okulfrapi kaj vangofrapi. Unuafoje
frontanta al tiaj esprimoj, nia cerbo en milono de sekundo starigas al si la demandon: "Kiu senco estas la
plej probabla?" kaj same fulmrapide respondas. Poste, la plurfoja renkonto de la vorto en diversaj
ĉirkaŭtekstoj, ĉiam kun la sama signifo, fiksas ĝin en la memoron definitive. Akcepti
similajn formojn en la lingvon estis, el psikoneŭrologia kaj lingvistika vidpunktoj, agi tute saĝe.
Fakte, en multaj el la kazoj, en kiuj vi vidas esceptojn, mi vidas intervenon de la analogio, kiu tiom gravas
por vi. Analogie al peto / peti aperas pardonpeto / pardonpeti. Verŝajne,
nekonscie, la transiro pasas tra la participo: militrifuzanto > militrifuzi,
almozpetanto > almozpeti. Multaj vortoj tiutipaj estas delonge tradiciaj, kiel
voĉdoni, fortostreĉi, ktp. Miaopinie, ili estas bone formitaj, ili igas la lingvon
vigla kaj tute ne malhelpas perfektan interkompreniĝon. Ni povas danki al Zamenhof, ke li iniciatis ilin.
Vi diras: "Ĉu oni tabue kaŝu la veron pri la kreskanta nombro de esceptoj en lingvo, kiun oni
programis por ke ĝi estu senescepta?" (subtitolo de via artikolo). Via koncepto pri esceptoj estas ege
subjektiva. Ili estas evidente esceptoj por vi, sed, kiel mi ĉi-supre montris, por mi ili same evidente
ne estas esceptoj. Escepto rilatas al regulo, sed la regulo pri kunmetado aŭ vortfarado, al kiu vi
konstante referencas, neniam ekzistis en E-o. Zamenhof ne menciis ĝin kaj ne aplikis ĝin, li
esprimis sin alimaniere. Ekzemple li dekomence uzis bonvoli kaj bontrovi. La kolektivo, kiu
alprenis la lingvon de li proponitan, kaj kiu, uzante ĝin en plej diversaj cirkonstancoj, vivigis
ĝin, neniam konsideris, imagis aŭ sekvis la regulon, laŭ kiu vi taksas formon escepta aŭ
ne. Por ĝi, dikfingro neniam estis "dika fingro" aŭ "fingro de diko", same kiel orfiŝo ne
estas "fiŝo el oro" aŭ "fiŝo de oro", sed speco de fiŝo (refoje sin trudas komparo kun la
ĉina: jinyu, "orfiŝo", jinde yu, "ora fiŝo", t.e. juvelo aŭ alia
ornamaĵo el oro kun la formo de fiŝo). La regulo, kiu ŝajnas al vi evidenta, estas
elpensaĵo via. La esceptoj, kiujn vi citas, do ne estas esceptoj el tio, kion la e-istoj kaj la
lingvistoj nomas Esperanto.
Kiam vi diras (IE n-ro 135, p. 3), ke en la franca, oni diras maisonnette, ne ettemaison, vi
mistrafas, same kiel kun la alilingvaj ekzemploj pri tiu punkto: ne havas sencon apliki al la franca,
nederlanda, pola ktp strukturojn el lingvo de tute alia kategorio, kun tute alia funkciado. Dum en E-o
mia estas regule derivita de mi, en la franca oni ne diras jeïque maison, oni
diras ma maison; ankaŭ en aglutinaj lingvoj oni ne derivas mia de mi laŭ tute
regula farmaniero: en la turka, "mia domo" estas evim, (ev, "domo"), dum "mi" estas ben.
Kontraste, en la ĉina, "mia" (wo) estas formita el "mi" (wo) per la
genitiva-adjektiva-rilatiga finaĵo -de, simile al E-o.
Verŝajne etburĝo, etindustrio, ktp, formiĝis laŭ la leĝo de
ĝeneraliga asimilado, deire de etfingro. Necesis distingi inter fingreto kaj la plej malgranda el
niaj fingroj. Analogie al dikfingro formiĝis etfingro. Kiam vorto iĝis unufoje prefiksa, kontentige
por la lingvouzantoj, estas multaj ŝancoj, ke ĝi prefiksiĝos ankaŭ en aliaj oportunaj
kazoj. Tio okazis kun et, kiu, prefikse, havas alian nuancon. Etburĝo ne estas burĝeto, kaj
etindustrio ne estas industrieto. La franca "petit bourgeois" estas teorie dusenca (praktike ne,
ĉar oni neniam uzas ĝin en la senco de burĝeto, "bourgeois de petite taille"). Estas en
et uzata prefikse ia referenco al amplekseco, kiu tute ne ekzistas en la sufikso. Kiu ne sentas la
nuancojn, kiuj distingas inter la eta princo, la etprinco kaj la princeto, tiu ne
asimilis komplete la subtilaĵojn de la lingvo. Sed egale ĉu oni sentas ilin aŭ ne, tiuj
nuancoj ekzistas kaj estas perceptataj de la plimulto: ili do havas sian lokon en la lingvo.
Tiu prefiksa uzo de "adjektiva radiko" estas ofta ĉe Zamenhof dekomence: plenluno, plenpovo, plenmano,
plentago estas zamenhofaj, same kiel grandsinjoro, kiu troviĝas eĉ en la Proverbaro: inviti
grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron. La ordinara lingvo uzas tiun eblon tute prave, laŭ mia opinio:
sovaĝporko ne estas sovaĝa porko, nek sekpruno seka pruno.
La lingvo perdus multon el sia riĉeco kaj fleksebleco, aŭ devigus al multe pli granda
memorstreĉo (ĉar necesus anstataŭigi tiujn facile memoreblajn vortojn per novaj radikoj), se
ĝi rezignus tiun tipon de vortfarado, kiun ĝi havis dekomence kaj kiu prezentas neniun
malavantaĝon, kiel montris jarcento da uzado.
Lingvo ekzistas nur kiel io kolektiva, komuna, kun akordo de la plej multaj uzantoj pri la plejmulto el la
lingvaj ecoj kaj eroj. Vi ne povos influi evoluon, kiu estas portata de centmiloj da homoj kaj de multaj
jardekoj. Persone, mi kredas, ke via strebado estas vana. Nu, mi ne pretendas, ke mi pravas. Historio decidos.
Mi fidas ĝin, same kiel mi fidas la memekvilibrigajn fortojn de la lingvo, kiu fariĝis sufiĉe
memstara por ne plu dependi de unuopuloj.
Publikigante vian artikolon, vi prenis sur vin respondecon, ĉar vi povas influi homojn, kiuj ne
sufiĉe kompetentas pri la lingvo por rimarki, ke vi konstante aludas al regulo, kiu fakte ne ekzistas.
Eble estus honeste, ke tiuj, kiuj legis vian tekston, ricevu ankaŭ mian respondon, por ke ili povu
decidi, al kiu tipo de lingvo ili aliĝos, konante ambaŭ argumentarojn.
Reeĥo al P. Anselmo / Daniel Kolker
|
S-ro Petro Anselmo en sia eseo atakis la kunmetaĵojn kun sia- kaj sin-, sub preteksto,
ke meze de kunmetitaj vortoj ne povas esti deklinacio: ĉiopova!
Sed tiaspeca escepto por si estas sola en E-o, kaj ĝi estas bezonata je eskapo de miskompreno
(PAG, §310, I).
Tion ni povas ilustri per la jena epigramo:
|
|
Sidone??
Kelneroj venis al Granda Ŝaĥ’,
Ĉiu – siapropone.
Sed unu el ili alvenis – aĥ!
Sen io, nur sinpropone.
|
|