|
Karaj Legantoj, Ĉi-numero nostalgie revenigas nin al frua periodo en la historio de la tiama Palestina Esperanto-Ligo. Vi trovos i.a. modelan paroladon de la eminenta esperantisto, Emanuel Olsvanger, kiu persone konis Zamenhofon. Artikoleto de Ora Hofman same trafe tuŝas la kernon de Esperantisteco, skizante la ligon inter E-o kaj la filozofio de J. Krishnamurti. Sed for de filozofio, Jehoŝua Tilleman priskribas la ĉefan obstaklon por E-o en la nuna Israelo. Reaginda! Vi trovos ankaŭ artikolon de Zofia Banet-Fornalowa, kaj aliajn interesaĵojn. Danke al kontribuoj en la lastaj numeroj de IE, du gravaj E-revuoj (inter ili revuo ESPERANTO) sufiĉe interesiĝis pri niaj artikoloj por represi ilin. Tio certe honorigas, sed plej ĝojigas nin, redakcianojn, la ricevado de viaj kontribuoj kaj reagoj (kies parton ni aperigas), ĉar danke al ili ni konstatas, ke niaj legantoj estas viglaj kaj interesataj! Via, Doron |