|
E-semajnfino
En januaro okazis la jam tradicia semajnofino de la israelaj esperanistoj, ĉi-foje en Mecada.
Legu pri ĝi en aparta raporto.
|
|
Landa Kunveno
En majo okazis en Tel-Avivo la duonjara Landa Kunveno de ELI, kun rekorda nombro da partoprenantoj kaj
tre interesa programo. Post multaj jaroj ĉeestis sufiĉe multaj junuloj en ĉi tiu evento.
|
|
Hebrelingva Retforumo pri E-o
Granda sukceso: Eran Vodevoz iniciatis kaj efektivigis nian penetradon al la popularaj Forumoj de TAPUZ, la israela hebrelingva paĝaro en la Interreto. Ni akiris tie retejon kun Forumo, kaj tiel okazas ke Esperanto plifamiĝas inter la vizitantoj de la forumoj de Tapuz. Neesperantistoj kaj Esperantistoj povas skribi tie, prezentante demandojn kaj opiniojn pri Esperanto, lernantoj faras lingvajn demandojn kaj ankaŭ okazas debatoj pri nia afero. Preskaŭ ĉiuj vizitantoj estas junuloj. Krome aperas tie multe da materialo pri Esperanto, en la hebrea lingvo.
Post la landa kunveno okazis "foruma renkontiĝo", kun ĉeesto de novaj junuloj el la forumo.
Vidu foton venontpaĝe.
|
|
Pikniko
En Pentekosto (Ŝavuot), junio, okazis pikniko de esperantistoj en Parko Ha-Jarkon, Tel-Avivo.
Malgraŭ la malgranda nombro de partoprenantoj (18) – la etoso estis tre bona kaj la homoj
tre ĝuis la eventon.
|
|
Kluba agado
Niaj gesamideanoj kunvenas regule en tri urboj: - En la ĉefa klubo en Tel-Avivo kunvenas ĉiusemajne 12-25 personoj kaj aŭdas tre variajn prelegojn, partoprenas programojn de anekdotoj aŭ ludoj, kantas, ktp. - En Hajfa la grupo, kiu estas pli malgranda, renkontiĝas ĉiun duan semajnon por interamika babilado.
- En Jerusalemo okazas kunveno de la loka grupo ĉiun monaton en nova kunvenejo, la Rusa
Biblioteko. En la programo: prelegoj pri variaj temoj.
|
|
Kursoj
En Tel-Avivo okazis kurso de Esperanto gvidata de Doron Modan. Finis ĝin 8 personoj, el kiuj la granda parto venadas nun al la klubo kaj partoprenis la paroligan rondon, kiun li gvidis kune kun Josef Ŝemer.
En la Teĥnijon okazis kurso gvidata de Anat Zajdman. Finis ĝin 7 studentoj.
|
|
Junularo
Dum la lasta jaro okazis kelkaj kunvenoj de nia junulara grupo, JELI, sed dum la plej lastaj monatoj la
agado malvigliĝis, eble pro la soldatiĝo de la ĉefaktivulo Sergej. Dum decembro 2002 okazis
semajnofino de JELI en Makabim, kun ĉeesto de 8 personoj.
|
Kunveno en majo en kiu JELI-anoj renkontis unuafoje la junularon el la reta E-forumo.
Ĉeestis kvin memlernintaj e-istoj. (Foto: Amri Wandel)
|
|
E-memlernado per KD
Almenaŭ kelkaj dekoj da israelaj gejunuloj komencis memlerni Esperanton ĉi-jare per kursoj
aperantaj en la Interreto aŭ per la hebrelingva kurso aperanta sur la kompaktdisko (KD) eldonita
de Gian Piero Savio. Ni ankoraŭ ne scias kiom el ili vere finis/finos la kursojn (certe eta parto),
sed ni jam konstatis, ke la nuna junularo preferas lerni Esperanton per la komputilo ol en klasĉambro.
|
|
Retejo de ELI
Nia juna aktivulo Sergej Tyrin multege laboris dum 2003 por reordigi la retejon de ELI en la Interreto,
pligrandigante ĝian enhavon. Nun ĉiu vizitanto povas trovi tie la programon de la Tel-Aviva klubo,
kontaktadresojn al ĉiuj kluboj, hebrelingvan materialon pri Esperanto kaj pliajn aferojn.
|
|
Reta adresaro
En la reta adresaro de ELI troviĝas jam pli ol 60 membroj. Tio ebligas al ni sendi al ili per la Reto
leterojn (invitleteroj al landaj kunvenoj, programo de la Tel-Aviva klubo ktp) kaj alian materialon.
Dezirantoj aliĝi al la retadresaro povas anonci sin ĉe la redakcio.
|