|
Ĉiuj subaj eventoj okazis en mia ĉeesto (krom la unua: mi ne estas tiom maljuna). 1. Pri Zamenhof En 1905, en la franca urbo Boulogne-sur-Mer, okazis la unua Esperantista Kongreso. Kelkaj urbanoj, precipe knaboj, estis ekscititaj kaj eklernis la Internacian Lingvon. Matene L.L. Zamenhof iris al la strato por aĉeti lokan magazenon. Li sinturnis al knabo, kiu vendis ĵurnalojn, kaj petis unu ekzempleron – memkompreneble, france. Kiel estis li surprizita, kiam la knabo respondis en la lingvo de Zamenhof: "Parolu Esperante, Sinjoro!" 2. Patro, Pitro, Putro Antaŭ multaj jaroj, post konatiĝo kun E-o., ni multe amuzis nin per nia kara lingvo. Kiu diras, ke E-o estas preciza? Tute ne. Kiam oni diras "patro", nenio estas sciata pri patridoj. Ni ŝanĝu la vorton. Diru "pAtro", kiam ulo havas vivantaj infanoj. Kaj se ili mortis? Tiam ni nomu lin "pItro". Juna edzo, kies edzino estas graveda, estu "pOtro". Kaj sekse aktivan viron, kiu eĉ ne scias, ĉu de li naskiĝis ajnaj idoj, ni nomu "pUtro". 3. H. Tonkin kaj KGB Profesoro Tonkin, Prezidanto de UEA, vizitante Finnlandon, ricevis inviton de leningradanoj. La inviton ne aprobis KGB, sed ni tion ne sciis (ĉar ajna turisto en Finnlando rajtis veni al Leningrado, nuna Sankt-Petersburgo). Tamen kontaktoj kun eksterlandanoj devis esti aprobitaj de la sekurecanoj. Nia moskva grupo akompanis la profesoron, dum leningradanoj atendis lin apud la Palaco ĉe Fontanko. Ili ne povis eniri la palacon, ĉar gardistoj ne enlasis ilin, dirante ke profesoro Tonkin estas ege malsana kaj troviĝas en hospitalo. Kiam nia grupo venis al la pordoj de la Palaco, ili ripetis la mensogon. La Profesoro respondis: "Iam Mark Twain en simila okazo diris: ‘La onidiroj pri mia morto estas troigitaj’". Kaj Tonkin prezentis sian Usonan pasporton. Lia renkontiĝo kun la ruslandaj Esperantistoj tamen okazis. 4. Ĉu angla, ĉu E-o? En la jaro 1966 vizitis Rusion la tiama gvidanto de UEA, Ivo Lapenna. La kroato Lapenna estis konata oratoro kaj aŭtoro de "Retoriko". Do li elokvente parolis nian karan lingvon. Mi interpretis ruse lian E-parolon al studentoj de la Moskva Universitato, kie mi mem studis. En mia enkonduko mi diris, ke la estimata gasto naskiĝis en Jugoslavio, sed elmigris al Britujo, kie li profesoras ĉe Londona Universitato. Post la fino de sia parolado, la gasto respondis demandojn. - "Profesoro, Vi tiom interese parolis pri E-o. Diru almenaŭ kelkajn vortojn en E-o". "Tamen, kiun lingvon mi paroladis dum unu horo?" - "La anglan, kompreneble." "Kaj kiun fremdan lingvon studas vi?" - "La anglan." "Do mi gratulas vin okaze de viaj sukcesoj". Post la lekcio Ivo Lapenna demandis min, ĉu li parolis E-on kun iu misprononco. Mi atestis, ke lia elparolo estis tute senpeka. 5. Ne manĝu tion En la jaro 1966 teatra kolektivo de Moskva Universitato scenigis konatan dramon de la poeto Vladimir Majakovskij, "Cimo". Kutime ili prezentis ĝin ruse. Tamen tiutempe oni Esperantigis la dramon por ludi ĝin dum la tiujara TEJO-kongreso en Hungario. Feliĉe, dum la lasta, tiel nomata ĝenerala provludo, ĉeestis IVO LAPENNA, Prezidanto de UEA. Estante slavo, li pli atentis prononcajn erarojn, kutimajn por rusoj. Ruse oni ofte ofte diras -O anstataŭ -A, ekz. MAskvá, anst. MOskvá.
Kiam rusa aktoro replikis: "Kokaĵon, tamen, pli bone sola manĝi", li eldiris ne kO-, sed
kAkaĵon, kio ne estas manĝebla. Lapenna tuj proponis anstataŭigi la vorton per
"kokidaĵo". Tamen la aktoro estis amatora, do dum la TEJO - Kongreso li eldiris tiun vorton kun
-A. La partoprenintoj longe ridegis.
|