Festparolado


Festparolado dum la 7-a Palestina Esperanto-Jarkunveno
D-ro Emanuel Olsvanger

(koncizigita de la redaktoro)  
1.4.1945
Gesinjoroj,

[...] Sur la pordego de nia kunvenejo ni pendigis la surskribon: "la 7-a Palestina Esperanto-Kongreso". Ĉi-matente mi trapasis la straton kaj estis al mi interese vidi, ĉu iu ajn legas la surskribon. De malproksime mi vidis grandan amason antaŭ la pordego. Mia koro saltis pro ĝojo, ke tiom multaj legas nian anoncon. Sed miaj okuloj ne bone vidas de malproksima distanco. Kiam do mi venis pli proksimen, evidentiĝis, ke miaj okuloj efektive trompis min: ĉar tie staris ne granda amaso de homoj, sed unu sola granda azeno. Atraktita eble per la verdaj literoj, la besto aliris, rigardis la sentencon, sed mi timas, ke ĝi komprenis nenion pri ĝia signifo! Estas ankoraŭ multaj aliaj kiuj egale ne povas kompreni nian aferon. [...]

[Lingvo internacia] edukas en la homo, kiu ĝin parolas, la senton de tuthomara solidareco, tuthomara unueco, la spiriton de internacia amo. [...] Amo al Nacioj signifas la sinceran deziron ekkoni ilian veran karakteron kaj reciproke konigi al ili la veran karakteron de nia propra nacio. Ekkoni kaj respektoplene ilin priprezi kaj ŝati, malgraŭ, eĉ pro la grandaj ecdiferencoj inter ili. Sed la Amo al Nacioj signifas pli ol tion: ĝi signifas zorgi pri la bonstato de aliaj nacioj same kiel ni zorgas pri la bonstato de nia propra popolo! Zorgi serioze, plenkore, ne nur teorie aŭ dogme, sed transformi tiun zorgon en praktikan agadon por la bono kaj feliĉo de aliaj nacioj!

Mi ne akceptas valordiferencon inter la popoloj. Ne ekzistas por mi popolo pli valora kaj popolo malpli valora. Ekzistas sendube diferenco inter la evolugrado jam atingita de diversaj nacioj en la mondo. Sed la kulturgrada diferenco ne signifas valordiferencon, ĉar en ĉiu popolo, eĉ en ankoraŭ staranta sur plej malalta kulturŝtupo, estas latentaj vivantaj fortoj de alta kaj sankta valoro. Estas la devo de altkulturaj popoloj helpi al siaj malaltkulturaj fratpopoloj evoluigi tiujn latentajn fortojn en kiom eble plej rapida proceso. Jen estas la signifo de la vortoj "Internacia Amo". Ĉiu popolo havas la rajton aspiradi al sia feliĉo, kaj ĉiu popolo havas la devon ĝoji pri la feliĉo de aliaj, kiel pri sia propra. Mi estas profunde konvinkita, ke la feliĉaspiroj de ĉiuj popoloj povas esti atingataj senkonflikte kaj senbatale. Estas kalumnio, ofendanta la homan genion, se oni diras, ke la feliĉo de unu popolo estas realigebla nur je la kosto de la feliĉo de aliaj. Sur tiu granda, vasta, larĝa, verda tero, kulturebla kaj fruktodona, ĉu ne povas kontente vivi multoble pli ol la nun vivanta homaro? Certe jes! Sed sub unu kondiĉo: tiu kondiĉo estas la realiĝo de la vortoj de la Profeto: "Mi forprenos el vi la koron el ŝtono, kaj donos al vi koron el karno". Vidu, ne pri koro el oro parolas la Profeto, nek pri koro el sunaj radioj, sed pri simpla, modesta, sentanta koro el natura homa karno!



Kunveno de Palestina E-ligo (PEL), Tel-Avivo 1939. En strato Zamenhof 8.

Gesinjoroj! Ekzistis iam, en la unua tempo de Budhismo, tre bela kutimo. Kiam homo malsaniĝis, la ĉefpastro iris preĝi la helpon de Dio, kaj marŝante sur la stratoj profunde kliniĝis antaŭ ĉiu homo, kiun li renkontadis, riĉa aŭ malriĉa, altranga aŭ simpla, ĉar en ĉiu homo loĝas la Dieca Spirito, en ĉiu kvazaŭ parto de Dio mem! Estas la devo de homo kliniĝi en respekto antaŭ ĉiu portanto de la Dieca Spirito. Jen estas la signifo de la vortoj "amo kaj respekto al la nacioj". Ĉar same kiel ĉiu homo, tiel ĉiu nacio portas en si fajreron de la sankta Dia Spirito. Tiun respekton al la nacioj, tiun amon al ili simbolas por ni la Verda Standardo. Se la homoj komprenus tion, ne nur cerbe, sed profunde en la karna koro, tiam la sesjara tragedio de la Homaro ne estus okazinta.

Ankoraŭ nun ne estas eble al ni prijuĝi la tutan teruran amplekson de tiu tragedio. Ĉu vi konscias, Gesinjoroj, ke nun – nun, dum ĉiu momento de nia kvieta kunsido, miloj da homoj estas mortigataj? [...] Ni, ĉi tie en Palestino nur legas pri la suferado, niajn orelojn atingas nur eĥoj de la multvoĉa ĝemo de la martirigataj hommilionoj. Tamen, ni en Palestino nun tre vive partoprenas alian tragedion, kaj alian martiradon: estas la martirado de la hebrea popolo. Ĉu vi povas plenkompreni la teruran veon de tiu martirado? Tro profundaj estas niaj vundoj, tro tranĉa la doloro por esti esprimata en larmoj kaj ĝemo. [...]

Kune kun ĉiuj malgrandaj popoloj de la mondo ni kredas trovi amikan komprenon por niaj feliĉ-aspiroj en la estonta Ligo de Popoloj. [...] Ankoraŭ multaj nin hodiaŭ miskomprenas, eĉ kontraŭas. Sed ĉiuj kontraŭuloj estas primokinte ridetantaj admirontoj! Hieraŭ mokis, hodiaŭ ridetas, morgaŭ admiros. Oni admiros nin, e-istojn, ankaŭ pro tio, ke dum la plej terura regno de la satano ni ne perdis nian kredon je la Dieco de la homa raso. Estas nia kredo, ke Internacia Lingvo estas nepre antaŭkondiĉo de permanenta paco, kiu sole faros la Homaron inda je ĝia Dieca genio.

Tra la nokto de la nuna epoko mi vidas la brilentantajn radiojn de la estonta internacilingve kunligita homaro. Ĉiuj nacioj, egalvaloraj, kantos sian propran orkestran glorsimfonion, kiel preĝoferon al Li, kiu estas la Patro de la tuta Homaro.