|
Elhebreigis: Ŝaul Ŝemer
Foje, vendredon vespere, la "Baal Ŝem Tov" sidis ĉe la tablo kun siaj disĉiploj. Dum la manĝo la malgaja vizaĝo de la Justulo ("cadik"2) subite lumiĝis kaj li ekridis laŭte. Liaj disĉiploj miris pro tio kaj rigardis unu la alian, silentantaj por ekscii pri la motivo de tiu rido. Post kelkaj momentoj li denove ridis; pasis iom da tempo kaj la Justulo ridis la trian fojon, kaj la rido estis gaja kiel naiva rido de infano. La disĉiploj sidis ĉe la tablo, sen elbuŝigi vorton. Ili sciis, ke se iu kiel ilia rabeno ridas, tio verŝajne havas tre gravan kialon. Sed neniu el ili kuraĝis demandi lin pri la kaŭzo de la rido. Ili rigardis la plej maljunan elinter la disĉiplaro, Rabbi Zeev, por ke li demandu la rabenon pro kio tiu ridis. Kaj tia estis la kutimo: ĉiun ŝabat-eliron3, post la "Havdala4"-ceremonio, la maljuna Rabbi Zeev alproksimiĝis al la Justulo kaj demandis lin pri la signifo de ĉiuj liaj nekompreneblaj kondutmanieroj dum la ŝabato. Ankaŭ ĉi-foje la maljunulo alproksimiĝis al la rabeno kaj demandis lin: "Bonvolu klarigi al mi, mia rabeno, kion signifis via rido hieraŭ vespere." "Nu, bone, mi sciigos al vi la rido-kaŭzon. Preparu vin por postsekvi min al la loko kien mi veturos, kaj tiam vi aŭdos kaj scios ĉion, kion vi volas scii." La Justulo vokis sian serviston kaj ordonis al li jungi la ĉaron, ĉar tiamaniere li ĉiam kutimis fari: ĉiun ŝabaton vespere li lasis la urbon por iom da tempo kaj iris promeni sur la kampo. Li enĉariĝis kun siaj disĉiploj, tamen ili ne revenis hejmen post kelkaj horoj, kiel kutime, sed silente veturis tutanokte tra kampoj kaj arbaroj. Antaŭmatene ili alvenis al unu malgranda urbeto, kaj la Justulo ordonis sian serviston stariĝi antaŭ la domo de la sinagoga administranto. Apenaŭ pasis kelkaj momentoj, kaj ĉiuj judaj loĝantoj de la urbeto eksciis, ke la Justulo venis, kaj kune kolektiĝis ĉiuj senescepte, kaj la junuloj kaj la maljunuloj, por vidi la grandan Mirakliston kaj por honorigi lin. Sed la Justulo rimarkis neniun el ili, nur ordonis al la sinagoga administranto sendi iun por voki al li la librobindiston, Ŝabtaj. La administranto aŭdis la rabenan parolon, tre miris kaj diris: "Justulo kaj Sanktulo, kial vi vokas tiun ulon? Kvankam ĉiuj ĉe ni scias, ke li estas honesta, pro kio li tamen meritis vokon de Dia Homo kiel vi?" "Mi deziras ke vi voku lin al mi tujtuje," la Justulo respondis mallonge. Oni sendis iun voki la librobindiston, maljunulon, kaj tiu venis post nelonga tempo. La Justulo rigardis kaj diris: "Voku ankaŭ la edzinon." La edzino venis kaj stariĝis laŭ la Justula ordono dekstre de sia edzo. "Nun," la Justulo turnis sin al la librobindisto, "bonvolu rakonti al mi, kion vi faris dum la lasta vendredo vespere. Sed diru al mi la puran veron, ne hontu kaj nenion kaŝu de mi." "Mia rabeno, mia Sanktulo," respondis la ulo, "Mi nenion deziras malkaŝi de vi, kaj se mi pekis, mi pretas penti antaŭ vi." La librobendisto ekrakontis: Mi estas metiisto kaj vivas je mia penega manlaboro. Foje, kiel ĉiun ĵaŭdon tagmeze, mia edzino iris al la bazaro por aĉeti la ŝabatajn bezonataĵojn: farunon, viandon, fiŝojn kaj kandelojn, kaj vendrede, kiam la horloĝo aŭdigis la dekan horon matene, mi lasis mian laboron kaj komencis prepari min por la ŝabato. Mi banis min kaj ŝanĝis miajn vestojn, iris al la sinagogo kaj restis tie ĝis la vesperofino. Tiel mi kutimis fari ekde mia juneco. Sed jam mi maljuniĝis, mia forto forlasis min, kaj mi tre malmulte perlaboras. Kelkfoje mi ne gajnas sufiĉe da mono por prepari la ŝabatajn bezonataĵojn ĵaŭde, kiel mi kutimis fari dum miaj pli bonaj tagoj, sed mi tamen ne ŝanĝas mian malnovan kutimon: je la deka horo mi lasas mian laboron kaj iras al la sinagogo kaj ĉeestas tie ĝis la fino de la vespera preĝo. Nun aŭskultu, mia Justulo kaj Sanktulo! En la lasta vendredo, matene, venis jam la deka horo kaj en mia poŝo estis eĉ ne unu groŝo por aĉeti la ŝabatajn bezonataĵojn. Mi neniam bezonis helpon de aliaj homoj, kaj ne volis rompi ĉi tiun kutimon nun. Mi decidis ke estas prefere malsati kaj aflikti mian animon ol ne bezoni aliulojn, sed mi timis ke la koro de mia edzino doloros, se ŝi ne vidos brulantan kandelon sur sia tablo por la ŝabata honoro, kaj ŝi prenus de sia najbarino bulkon aŭ fiŝojn. Tial mi provis konvinki ŝin promesi al mi akcepti helpon de neniu, eĉ se iu proponegos al ŝi: ĉar la judoj inter kiuj ni loĝas estas tre kompatemaj, kaj ili malfacile vidus nin sidantaj ŝabate antaŭ malplena tablo. Kaj mia edzino promesis plenumi tion. Antaŭ ol iri al la sinagogo mi diris al ŝi: "Hodiaŭ mi revenos hejmen malfrue, ĉar se mi foriros el la sinagogo kun la aliaj preĝantoj kaj ili vidos, ke en mia hejmo ne brulas kandelo, ili demandos min pri la kaŭzo de tio, kaj mi ne scios kion respondi al ili". Tiujn aferojn mi diris al mia edzino kaj ŝi promesis al mi plenumi ilin. Mi ĵus elhejmiĝis kaj ŝi restis sola, balais la hejman plankon, purigis ĉiuangule. Kaj ĉar ŝi ne posedis hejtlignaĵojn kaj devis nenion kuiri, ŝi sidis libere neniofaranta; kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ŝi longa, ŝi malfermis malnovan keston kaj eligis de tie la vestojn, kiujn ni portis en nia juneco, por remeti ilin en sian lokon puraj. Serĉinte tie kaj ĉi tie, ŝi trovis inter la ĉifitaj aĵoj malnovan mantelon, kiun ni perdis antaŭ multaj jaroj. Kaj tiu mantelo havis kelkajn orajn butonojn kun oraj kaj arĝentaj fadenoj. La edzino tuj demetis la butonojn de la mantelo kaj alportis ilin al la orjuvelisto. Li donis al ŝi kelkajn monerojn kontraŭ ilia prezo, kio sufiĉis por la ŝabataj bezonaĵoj; ŝi aĉetis du grandajn kandelojn, kaj ankoraŭ restis al ŝi kelkaj groŝoj por la venonta semajno. Vespere la tuta komunumo revenis de la sinagogo, kaj mi iris malrapide laŭvoje al mia hejmo; jam de malproksime mi ekvidis ke brulas kandelo tie, kaj la lumo estas ŝabata. Sed mi ne ekĝojis pro la vidaĵo kiun mi vidis, kaj pensis: "mia edzino certe akceptis kion donacis al ŝi bonfaraj homoj". Mi enhejmiĝis, kaj jen la tablo estas preparita kun ŝabataj bulkegoj kaj fiŝoj, kaj mi trovis sur ĝi ankaŭ pretan vinon por beni la ŝabaton. Mi retenis mian koleron, ĉar mi ne volis ĝeni la ĝojon de la ŝabato. Mi detenis min, benis per la vino kaj manĝis de la fiŝoj. Poste mi turnis min al mia edzino kaj diris al ŝi: "Mi vidas, ke via koro ne estas sufiĉe forta por ne akcepti la malbonon kontraŭ la volo de Dio." Sed ŝi ne permesis al mi fini mian parolon, kaj diris per gaja voĉo: "Ĉu vi memoras, edzo mia, mian malnovan mantelon kun la oraj butonoj, kiun ni perdis antaŭlonge? Kiam mi malfermis hodiaŭ la grandan keston, mi trovis ĝin. La butonojn mi vendis al la orjuvelisto, kaj kontraŭ ilia prezo mi preparis la ŝabatajn bezonaĵojn." Kiam mi aŭdis tion, miaj okuloj larmis pro ĝojo. Mia animo pleniĝis je danko al Dio, kiu ne detruis mian ŝabaton. Mi rigardis mian edzinon kaj vidis ŝian bonan vizaĝon brilanta de ĝojo, kaj mia koro varmiĝis, kaj mi forgesis la multajn zorgotagojn, kaj mi prenis la manon de mia edzino kaj ekdancis kun ŝi. Poste mi manĝis de la ŝabata supo kaj ekdancis denove pro ĝojo, kaj kiam mi finis manĝi la kompoton, mi dancis dancon de ĝojo triafoje, pro danko al Dio. Bonvolu vidi, Justulo! Kiel grandas mia feliĉo, ke tiu ŝabata beno estis donita al mi de la Manoj de Dio, kaj ne de homo. Kaj se mi pekis antaŭ Supera Dio ekdancinte kun mia edzino – bonvolu instrui al mi la pentigan vojon kaj mi iros laŭ tiu vojo. Ŝabtaj la librobindisto finis paroli, kaj la Justulo kriis al siaj disĉiploj:
"Aŭskultu kaj sciu! Ankaŭ la ĉielanĝeloj ekĝojis en tiu horo kaj dancis kun
ili, kaj mi, ĉar miaj okuloj vidis ĉion ĉi, ridis kun ili unuafoje, duafoje, triafoje,
kontraŭ la tri dancoj de Ŝabtaj la librobindisto kaj lia edzino."
|