|
Karaj Legantoj, Oni ofte demandas nin, e-istojn, kiuj lingvoj estas la bazo de la esperanta radikaro. En Israelo kroma demando estas: "...kaj ĉu la jida lingvo ne influis E-on?" Ĝuste tiun ĉi punkton traktas eseo de Claude Piron, kiun ni ĝojegas aperigi. Inter la interesaj eroj ĉi-numere, certe kaptos vian atenton ankaŭ du rikoltaĵoj de nia junularo. Unu estas pensiga reago de Sergej Tyrin al kontribuo de J. Tilleman el la antaŭa numero, kaj alia – laŭdinda traduko de Ŝaul Ŝemer, de rakonto samnoma (Ŝaul), fare de renoma nuntempa Israela verkistino, Rut Almog. Vi juĝu mem! Espereble la interesa enhavo kiun ni klopodis havigi, iomete rekompencos la malfruiĝon de la apero de tiu ĉi numero. Via, Doron |