Kaprico de reĝo
La reĝo Ludoviko (Louis) la dekkvara, decidis unu fojon verki poemon.
Kiam li finis skribi, li komencis serĉi literaturiston kaj trovis la markizon San-Simono
kiu estis tre fama specialisto pri literaturo.
"Markizo", diris Ludoviko la dekkvara, "mi verkis poemon, bonvolu tion tra-legi kaj diri vian
opinion".
San Simono komencis legi kaj dum la tuta tempo li sentis la sen-timan, persistan rigardon de
la reĝo. La humoro de la leganto far-iĝis tre malbona: La reĝo estas ver-dire
ĉiopova, sed la poemo suferis de tre malbona kvalito!
"Mia Reĝo, ne ekzistas eĉ unu afero, kiun Via Moŝto ne povas fari", diris San Simono,
"mi vidis ke la Reĝo deziris verki tre malbonan poemon, kaj Li sukcesis ekster-ordinare..."
|
kaprico
reĝo
verki
timo
persista
humoro
ĉiopova
suferi
Via Moŝto
ordinara
|
קפריזה, גחמה
מלך
לחבר, לכתוב
פחד
מתמשך, עיקש
מצב רוח
כל-יכול
לסבול
הוד מלכותך
רגיל
|
|
Jam malfrue
Colbert [kolber], la fama ministro de Ludoviko la dekkvara, mal-san-iĝis kaj la ŝancoj
por re-san-iĝo estis ne-multaj.
Kiam liaj edzino kaj kon-at-oj rakontis al li, ke la reĝo kelkfoje interesiĝis pri lia
situacio, li diris:
"Ne rakontu al mi plu pri tiu homo! Se mi farus por Dio tion, kion mi faris por la reĝo –
mi nun ne devus tiel timi por mia animo."
|
fama
ministro
konato
rakonti
malsano
ŝanco
Dio
|
מפורסם
שׂר
מַכָּר
לספֵּר
מחלה
סיכוי
אלהים
|
|