III. Sufiĉe kun nia inerteco, ni tuj demetu
la gantojn kaj neperforte kontraŭataku!
(daŭrigo)
Rimarko de la redaktoro: La antaŭlasta numero lasis Gian Pieron Savio (GP) kaj lian amikon, konata
televida prezentisto (TV), dum trajna vedurado, parolantaj pri E-o. La duo decidis lanĉi akran
vortan boksmatĉon, dum kiu GP provos konvinki TV-on pri la taŭgeco kaj nepreco de E-o, dum unu horo,
ĝis la eltrajniĝo.
| |
La boksomatĉa gongo eksonas!
|
| GP: |
Tute simple temas pri perceptado de tutmonda sklaveco, kaj liberiĝo el ĝi. 92 procentoj de la
homoj estas, aŭ baldaŭ estos, sklavaj de la aliaj 8 procentoj de la homoj, kies gepatra lingvo
estas la angla/jankia (jankia = usonangla).
|
| TV: |
Hm! Parolante pri paco vi kondutas kiel demagogo incitanta al ribelo kontraŭ la usonanglalingvanoj.
Ĝan, mi miras ke ĝuste vi tiel kontraŭdiras vin mem!
|
| GP: |
Dani, bonvole ne miskomprenu! Mi tute ne akuzas la usonanglaligvanojn pro uzado de ilia etna lingvo. La
angla, kiel ĉiu etna lingvo kaj eĉ ĉiu eta dialekto, havas rajton esti respektata kaj
defendata. Sed tamen absolute nepra kondiĉo estas ke, ĝiavice, la usonangla respektu la homajn
lingvajn rajtojn: ĉiu popolo konservu sian propran lingvon kiel gravan elementon de sia kulturo kaj
por la internacia komunikado kaj interkomprenado oni lernos kaj uzos lingvon neŭtralan kiu ne
apartenas al iu hegemonia superpotenco. Tia lingvo estas Esperanto.
|
| TV: |
Frenezaĵoj! Kiel vi povas nur pensi pri iel ebla anstataŭigo de la usonangla? Kaj ĉefe,
kial? Malfermu viajn okulojn! Via blinda stulteco timigas min kaj, pardonu min, dubigas min pri via mensa
ekvilibro! Sed ... momenton! Vi intence provokas min, ĉu ne? Fakte vi parolas trankvile sen via
kutima italeca ekscitado!
|
| GP: |
Bone, Dani! Vi malkovris mian ruzaĵon! Sed konsideru vin mem. Vi naskiĝis en Israelo kies
subordigo al Usono kaj al la usonangla estas totala. Vi subkonscie eĉ ne povas imagi la mondon sen
Usono kaj la usonangla: por vi, kiel por la plejmulto da israelanoj, kritiki la usonaĵojn konstituas
tabuorompon. Do por pensigi vin pri tio mi estas devigita ŝoki vin. Nun ni povas paroli pri la
usonangla kiel unu el la plej efikaj kaŝtrompaj armiloj de la usona superregado.
|
| TV: |
Via vidpunkto estas politika! Denove mi ne komprenas kial vi obstine, anstataŭ paroli pri E-o,
malfavore kaj akre atakadas Usonon kaj la usonanglan. Ĉesigu vian babiladon kaj unue respondu
tiurilate!
|
| GP: |
Estu trankvila kaj bonvole ne altigu vian voĉtonon! Ni ne estas malamikoj! Rimarku ke kvankam mi
atakas Usonon kaj ĝian uzurpantan lingvon, mi tute ne malamas 250 milionojn da usonanoj! Atentu, ne
adoptu la paranojan pensmanieron de la usona reganta klaso kiu, laŭ ĝia infaneca devizo "Aŭ
kun mi, aŭ kontraŭ mi!", tute ne akceptas kritikojn pri ĝia aroganta monda konduto.
Nun, pri E-o: ĝi estas la plej bona demokrata vojo por la homaro atingi tutmondan interkomprenon sed
antaŭe oni devas liberiĝi el la ekonomia, milita, subkultura kaj kaŝperforta hegemonio de
Usono. Bedaŭrinde, la usonangla estas la plej insidema minaco por ĉiu etna lingvo kaj kulturo.
Samkiel klarvidaj kaj antaŭzorgemaj homoj klopodas savi iujn ajn endanĝerigitajn specojn de la
mondaj faŭno kaj flaŭro, ĉar ili estas neanstataŭigeblaj heredaj riĉaĵoj de
la tuta homaro, tiel oni devas savi la etnajn lingvojn kaj kulturojn el la neniigo fare de la uzurpanta
usonangla.
|
| TV: |
Sufiĉe! Mi komprenis vian vidpunkton, kvankam nesenrezerve! Bonvolu finfine diri al mi: Kial
kaj kiel E-o, de vi nomata pacema lingvo, devus "savi la homajn lingvojn kaj kulturojn tiel
kontribuonta al la paco inter la homoj"?
|
| GP: |
Kial: – la plimulto el la esperantistoj konsistas el klarvidaj kaj zorgemaj homoj, do ilia
konscienco instigas ilin senĉese agadi por tiu celo.
Kiel: – ĝis nun ni esperantistoj nin detenadis kaj ne rekte atakis la detruan
arogantecon de la usonangla sed "Ne plu!". Miaopinie, la esperanta misio devas komenciĝi per
iluminado de ĉiuj klarvidaj homoj en la mondo pri ilia nuna lingva sklaveco.
"Nekredebla kaj nehaltigebla estas la povo de justa homa idealo", do sendube eĉ malmultaj homoj,
sincere konvinkitaj pri la maljustaĵo de la nuna lingva mondordo, sukcesos ĝin forigi!
|
| TV: |
Ĝan, bonan ŝancon! Nun mi devas descendi de la trajno. Sed vi ankoraŭ devas klarigi al mi
kial E-o estas la sola kaj taŭga internacia lingvo!
|
| GP: |
Bone, Dani. Ĝis la revido, kaj tiam ni finaranĝos la aferon!
|

|