Leteroj


Sojle de la nova juda jaro

Estimataj legantoj de Israela Esperantisto, estimataj membroj de ELI, karaj geamikoj!

Okaze de la jaro 5764, kiun ni bonvenigos post kelkaj horoj, mi sendas al vi ĉiuj miajn plej bonajn dezirojn por trankvila, vivebla kaj inspirdona estonto.

La simbolojn por tiu estonto ni gustumos. La mielo kaj pomo sugestas dolĉan estonton. Se nur parte tio realiĝos ni jam kontentas!

Ĉiufoje, kiam mi legas vian organon Israela Esperantisto, min plej trafas la artikoloj pri historiaj faktoj el la Esperanto-movado, sed ankaŭ pri historiaj faktoj kiuj pli rilatas vian landon. Legante funebrajn artikolojn ofte ni legas pri niaj propraj travivaĵoj kun mortintaj membroj kun kiuj ni rilatis – ankaŭ tio estas historio. Sed plej frapas min la informoj pri kunvenoj kaj aktivado de JELI. En lando, en kiu oni pli kaj pli unuavice zorgas pri sia sekureco kaj ĉiutaga vivo, tamen estas junaj homoj kiuj optimismas pri la estonto. Tio kuraĝigas! Kaj do plenkore mi deziras al vi ĉiuj:

Ŝana Tova!!! (Bonan Novan Jaron)

Ankaŭ nome de mia edzo, Hans, salutas vin

Ans Bakker - ten Hagen


Ŝalom, estimataj Redakcianoj!

Sincerajn salutojn por vi sendas Antanas Gvildys el Jurbarkas.

Antaŭ nelonge mi ricevis vian aŭgustan numeron de "Israela Esperantisto". Vere informriĉa kaj interesa numero! Kaj historiaj aferoj, kaj nuntempa esperantista (kaj ne nur) vivo en Israelo trovas lokon en la revuo. Kompreneble – nepra atributo estas humoraĵoj kaj poezia paĝo. Mi pensas, ke homoj de malsimilaj interesoj certe en la revuo trovas ion taŭgan.

Daŭrigu en la sama etoso vian agadon! Sukceson por vi ĉiuj! Mi jam nun malpacience atendas la novan – la 139-an – numeron.

Ĝis revido!

Via leganto Antonio, Litovio

P.S. Aparte mi volus danki pro la publikigita mia anonceto. Ekaŭdiĝis unu samideano el Be'er Ŝeva. Do, mi finfine havas korespondamikon. Kaj tio min tre ĝojigas.