|
Enkonduko Jidparolantoj, kiuj regas E-on, ofte sentas subtilan similecon inter la du lingvoj. Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? Ni unue notu, ke Zamenhof ne komponis sian lingvon sisteme. Empirie li agis. Li tradukadis kaj verkadis tekstojn, kaj tiel ellaboris la lingvon, fidante pli intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. Se E-o estus kreita laŭ plano, ordigaj principoj sisteme aplikiĝus al la elekto de vortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas. Ekzemple, ni havas voĉo, sed paco (komparu la koherecon de la itala, hispana kaj franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); nacio, sed leciono kaj kondiĉo; ŝpari kaj ŝteli, sed anstataŭ (ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan (ŝanĝi, vualo, rajti). La gramatika evoluo atestas pri simila procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-371). Ĉu Zamenhof konscie ĉerpis el la jida? Ni posedas neniun dokumenton, kiu tion atestus. Plej verŝajne, se la jida influis, tio okazis subkonscie. Elekto rezultas kutime el konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kaj psikanaliza praktiko rivelis, ke kredi, ke faktoro estas pli grava, kiam ĝi estas konscia, estas fakte eraro.
Tial estas senbaze demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas de la angla fire, de la germana
Feuer aŭ de la jida fajr. Plej probable la formo prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta
pro la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de la vorto ankaŭ
en latinidaj lingvoj. Kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej familiaraj certe agis sur lian
verkon kiel subtavolo.
La plej influa subtavola lingvo estas kutime la lingvo parolata kun la samklasanoj kaj kunludantoj dum la jaroj lernejaj. Tiu influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruistoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo. Ni scias per Holzhaus (1970, 19), ke Zamenhof vizitadis la judan bazlernejon (ĥejder). Verŝajne, la lingvo, kiun li plej multe parolis kun siaj samlernejanoj, estis la jida, la instrulingvo. Jes ja, lia patro postulis, ke oni hejme parolu ruse. Sed tiu regulo aplikiĝis nur al la kerna familio. La pli vasta familio ne estis tiom asimiliĝema kiom la patro de la juna Lejzer. Estas do preskaŭ certe, ke la jida estis uzata en la familia medio vastasence. En la rilatoj kun la judaj loĝantoj de Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis sendube la plej uzata lingvo2. En la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua Gimnazio de Varsovio, la instrulingvo estis la rusa. Sed ĉu tio signifas, ke li uzis tiun lingvon kun siaj samlernejanoj? Supozeble, li ĉefe parolis la rusan en Bjalistoko kaj la polan en Varsovio. Sekve, la du lingvoj, kiuj formis kune la plej influan subtavolon liamense, estis la jida kaj la rusa, dum la pola sekvis iom proksime. La germana estis lingvo, kiun li scipovis, sed ne tiel bone kiel la jidan. Li verkis poemojn en la jida, ne en la germana. Kaj en 1915, li petis Marie Hankel traduki "en bonan germanan" artikolon por li tre gravan (Holzhaus, 1970, 39). Li ne bezonus aliulon, se li sentus, ke li sufiĉe regas la lingvon. Krome, kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda) en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas dubinde, ĉu Zamenhof rilatis kun ĝi. Lia scio de la germana estis pli teoria ol lia regado de la jida, kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis pli profunde enradikiĝinta en lia psiko. Cetere, ni havas neniun signon de korligiteco al la germana aŭ al la pola. Male, Zamenhof plurfoje diris, ke li tre amas la rusan, kaj la unua artikolo pri la jida, kiun li publikigis en la numero de majo 1909 de Lebn un visnŝaft komenciĝas per la frazo: "Ĥ'lib hejs dem azoj genantn ĵargon" ("Mi arde amas la t.n. ĵargonon"). En la numero de marto 1910, li diris: "Antaŭ tridek jaroj, kiam mi laboris super la jida lingvo kun varma amo". Malkiel multaj asimilitoj, li rigardis la jidan "lingvo kiel ĉiuj aliaj" (Homo Sum, 1901, citita de Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan identecon kaj ĉiam sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en orienta Eŭropo, jidlingva komunumo. La germana certe ne ĝuis tiel intiman rilaton kun lia koro. La samo direblas pri la pola. Finfine, influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo, kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis E-on kun la jida pro tio, ke ĉi-lasta prezentis modelon de efika internacia lingvo, precipe por malaltaj sociklasoj. Jidlingvano el Rusio aŭ Ukrainio ja havis komunan lingvon (malgraŭ kelkaj diferencoj) kun la judoj loĝantaj en estonaj, hungaraj, rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo al li ne kompreneblis kaj kies nejudaj enloĝantoj de modesta socitavolo havis neniun rimedon lingve komuniki inter si. La jida montris ankaŭ, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena, kaj tamen admirinde taŭgi por ĉiaj bezonoj de la ĉiutaga vivo, intelekta diskuto, esprimo de emocioj kaj sentoj, kaj kreado literatura.
Verŝajne do, kiam Zamenhof volis fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi kompleksan
sinsekvon de konceptoj, la unua solvo, kiu enmensiĝis al li, estis la jida kaj rusa formoj, sed estas
ne malpli certe, ke li ne permesis al si uzi vorton, kies jida origino percepteblus. Li estis sufiĉe
realisma por scii, ke estos malfacile pravigi rektajn ĉerpojn el la jida en lingvo destinita por
ĉiuj popoloj. Eĉ se la lingvo precipe destiniĝis al la popoloj mem, ne nur al la elito, estis
grave doni al ĝi aspekton kun ŝanco plaĉi al la intelektularo. Pro tio li tiom pruntis el la
latina. Kaj la facileco, kun kiu francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj rusan, plus la vasta
ĉeesto de la franca en la angla vortprovizo, estis argumentoj favoraj al enigo de multaj francaj radikoj.
Se oni demandus Zamenhof pri la etimo de fajfi, li certe citus la germanan pfeifen kaj ne la jidan fajfn. Gold (1980, 315-316) tiakaze atribuas al la germana la ĉefan rolon, kaj koncedas al la jida nur rolon de plifortigo. Laŭ mi, li mistrafas. Kial Zamenhof ne alprenus formojn kiel *pfajfi aŭ *ŝtopfi? Ĉu ĉar la grupo pf estas tro specife germana por internacia lingvo? Sed se tiaj konsideroj intervenus, kial do li tiom ofte uzis germanajn vortojn? Tago estas malpli internacia ol *dago, kaj vortoj kiel laŭbo, ŝuldi, ŝvebi, havas nenion universalan, kion ilin rekomendus. Se la grupo pf estus ĝena pro troa germaneco, li elĵetus la grupojn ŝm, ŝp, ŝt, ktp, kiujn, en la ĝermanaj lingvoj, havas nur la germana kaj jida. Estas rimarkinde, ke en ĉiuj vortoj, kiuj fontas el la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton (pf), la esperanta vorto sekvas la modelon de la jida: fajfi (jida fajfn), fuŝi (jida fuŝern), sed ŝtopi (jida ŝtopn). La ekzemplo citita de Gold (1980, 316) kontraŭ tiu tezo, kramfo, ne apartenas al la vortaro de Zamenhof, ĝi estis enkondukita pli poste por eviti homonimecon kun la zamenhofa vorto krampo.
Alia ekzemplo estas interesa: la okluzivoj kun antaŭa sibla aŭ ŝuŝa konsonanto. Kial ni
havas studi sed ŝtalo? La klarigo ne kuŝas en la latinidaj lingvoj
aŭ en la angla. Oni ja havus *spari, ne ŝpari, pro la angla spare, kaj
*stofo, ne ŝtofo pro la itala stoffa (kaj la franca étoffe, ĉar
al komenca franca é ofte respondas esperanta s). La demandon mi esploris analizante la
zamenhofan aron de radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp aŭ ŝt,
kaj havantaj ekvivalenton en la lingvoj jida, germana, rusa aŭ pola. Tiu grupo konsistas el 56 radikoj.
Se oni konsideras nur la vortojn, kiuj similas en E-o kaj en la koncerna lingvo, oni ricevas jenajn
proporciojn:
La rimarkinda distanco inter la jida kaj la germana ne povas rezulti el hazardo. La jida nete influis.
|