Lirikaĵo de Afanasij FET


Elrusigita de Daniel Kolker

Afanasij FET estas la plej lerta rusa lirikisto en la 19-a jarcento krom Puŝkin. Jen lia teksto el fama rusa romanco.


Frumatene ne veku vi ŝin,
Ĉe l´ aŭror´ ŝi vekiĝu ne jam.
Sunradi´ ŝin karesas ĉe l´ sin,
Ripozetas ĉe l´ pinto de l´ mam´.

Kaj varmegas sub ŝi la kusen´,
Ege varmas profunda la dorm´.
Ŝin disĵetas hararo sen ĝen´
Sur la blanko de ŝia beldorm´.

Kaj hieraŭ dum tuta vesper´
Vi sidadis sur benko de l´ park´
Kaj rigardis al sorĉa mister´
Kiun ekis kun nuboj lunark´.

Kaj pli ludis la luno en sor´,
Ju pli fajfis al ŝi najtingal´ –
Des pli batis – bategis la kor´,
La viglaĝo kovriĝis per pal´.

Tial dormas profunde l´ junin´
Ridetante kun tia kortuŝ´.
Do ne tuŝu, ne tuŝu vi ŝin.
Tiel dolĉe ŝi dormas sen tuŝ´.