Kritike pri la estonteco de E-o en Israelo / Sergej Tyrin


Sinjoro J. Tilleman asertas (Israela Esperantisto n-ro 138), ke la ĉefa problemo de la israela E-movado estas manko de mono, cele al grandskala reklamado pri E-o, kiu ebligus allogi la publikan intereson.

Sed mi diras: Tio kaŝas tre profundan problemon, ke nia movado ne interesas la publikon pro alia kialo. Ni faras nenion, kio distingus nin de aliaj sociaj rondoj.

Bonvolu ekzameni atente pri kio ni okupiĝas: ĉu ne ŝajnas al vi, ke niaj originalaj celoj iom paliĝis? Krom parolado pri la lingvo kaj agado por la lingvo, kion efektive ni faras grandskale? Per Esperanto?!

Ni ofte deklaras ke Esperanto estas lingvo de toleremo, lingvo de paco. Ni loĝas en tiom etne streĉita regiono, kial do ni lasas la pac-procezon okazi preter ni? Ĉu E-o ne estas ilo destinita ĝuste al dialogo? Jen vera ŝanco utiligi la lingvon, almenaŭ parte atingi ĝian celon, akiri por ni mem tre neordinaran sperton kaj pruvi al la ĉirkaŭaĵo ke la lingvo estas utila, ne nur ekzotikaĵo. Sed ne, ne estas entreprenita en Israelo eĉ provo de kunaj renkontiĝoj inter judoj kaj araboj pere de E-o.


Jud-araba renkonto dum la Gotenburga UK: Ludoviko (Louis) Zaleski-Zamenhof,
Josef Ŝemer, Amri Wandel, kaj Wael El-Mahdi, Barejna samideano

Antaŭ kelkaj jaroj Doron Modan ekis labori super iniciato de kunaj lerno-rondoj por infanoj arabaj kaj judaj. Ĝi estis entombigita. De ekstere aspektas kvazaŭ Esperanto tute fiaskis.

Tre multon la monda E-komunumo – inkluzive de la israela movado – simple preterrigardis. Tre multon, kiam eblis montri al la tuta mondo, kiom Esperanto utilas kaj kiel ĝi vere kapablas solvi la problemon – nia komunumo lasis okazi sen ni, ĉar ni hezitis enmiksiĝi. Nur kiam ni ĉesos esti timemaj kaj hezitemaj, ĉesos okupiĝi pri ni mem, kiam ni anstataŭe ekzorgos pri la aktualaj problemoj ĉirkaŭ ni, tenos la bovon per la kornoj kaj komencos apliki la lingvon por la plibonigo de la situacio – nur tiam ni vekos la intereson de la publiko en Israelo, kaj homoj volonte venos por esti parto de tiu ĉi procezo – nur tiam troviĝos mono.

La plej bona reklamo estas agado; kaj ĝi ne bezonas tiom altajn monsumojn. Greenpeace, Amnesty International kaj La Internacia Ruĝa Kruco, ĉiuj estas organizaĵoj sur volontula bazo, tamen ili sukcesas helpi la homaron sen troaj fanfaronaj deklaroj ege pli efike ol ni, kiuj ĝis nun nur parolis.

Ni ĉiuj, jam nun, nepre haltigu nian fian pasivecon ("ni nur devas atendi..."), sed tuj vekiĝu kaj estu aktivaj! UEA batalas ĉe la fronto de lingva diskriminacio, kaj nia regiono ja estas "trezoro" por esperantista agado – interkultur-dialoge, lingve, pacreve, kunekziste!