|
Karaj Legantoj, Ne, ankoraŭ ne jubilea numero, sed tamen por revuo aperanta ĉiun duonjaron, ĉi 140-a numero estas sufiĉe ronda aŭ 'jubileeta', por meriti ĝian speciale dignan enhavon. Unuavice temas pri ĵus trovita jidlingva letero de L. L. Zamenhof, kiu plej verŝajne aperas nun la unuan fojon en E-o. Ĝin malkovris Boris Kolker. En ĝi Zamenhof amare reagas al gazeta raportaĵo de Dov Ber Boroĥov, kiu tuŝas i.a. la judan punkton de Zamenhof. Sekvas akra respondo de Boroĥov. La tutan polemikon tradukis Sergej Tyrin kaj via redaktoro. Kvazaŭ respegulante tiun ĉi jidlingvan malaperantan mondon, Kalle Kniivilä priskribas sian vojaĝon al Slonim kies preskaŭ tuta judaro pereis en la Holokaŭsto. Nu, cetere pri la jida influo sur E-on, vi povos legi en la kompletigo de la eseo de Claude Piron. Aliteme vi trovos interesan pripoezian artikolon de Miĥael Giŝpling. Por 'festi' tiun ĉi specialan numeron, ĝi ampleksos ĉi-foje 28 paĝojn anstataŭ 24. Fine ni bonvenigu Sergeon Tyrin, mastrumanto de la reta versio de nia revuo, al la redakcia stabo de IE. Via, Doron |