|
Informaj sukcesoj 1
En la israela gazetaro aperis kelkaj mencioj pri Esperanto. Jen la plej gravaj:
– La 26.2 la ĵurnalo Haarec publikigis tutan artikolon pri Josef Murĵan, kadre
de rubriko kiu pritraktas eminentajn israelajn forpasintojn. Ĝia titolo tekstas: "Instruis Esperanton
kaŝe, pro timo de Stalinaj agentoj".
– La 21.4 aperis en la ĵurnalo Jediot Aĥaronot artikolo pri la lingva problemo
ĉe Eŭropa Unio, en kiu oni parolis pri Esperanto kiel unu de la solvoj.
|
|
Informaj sukcesoj 2
En la israela radio okazis tri priesperantaj programeroj: – La 14-an de aprilo: en Galej-Cahal oni dediĉis pli ol 2 minutoj al LLZ kaj Esperanto okaze de la datreveno de lia morto. – La saman tagon ankaŭ Kol Israel menciis la datrevenon per kelkaj vortoj.
– Plej grave: la 24-an de aprilo, 9-minuta programero pri d-ro Zamenhof kaj E-o, inkluzive de
disaŭdigo de la voĉo de LLZ kaj de korusa La Espero. Ĝi okazis kadre de la programo
"Demando de Gusto" (Ŝeela Ŝel Ta'am) de Ĥajim Kejnan, sekve de letero
sendita al li de Doron Modan, petanta aŭdigi la voĉon de Zamenhof.
|
|
Memore al Josef Murĵan
En marto okazis Memorvespero pri nia forpasinta aktivulo Josef Murĵan. Ĉeestis 50 personoj: 30 esperantistoj kaj 20 (!) familianoj.
La Vespero estis dulingva. La programo estis tre abunda kaj inkludis interalie paroladojn de kelkaj
lernantinoj de J. Murĵan kaj de liaj edzino, fratino kaj gefiloj. Ĉiuj ĉeestantoj estis tre
kortuŝitaj de la tre digna programo. Oni ankaŭ projekciis vidbendan filmon faritan en j. 2000
dum la festeno okazinta post la apero de la Plena Vortaro de J. Murĵan. ELI disdonis al la
partoprenantoj broŝuritajn memorfoliojn pri la forpasinto.
|
|
Subteno al la E-klubo en Tel-Avivo
Dum la lasta decembro ni turnis nin al niaj membroj petante de ili donaci monon por nia klubo en Tel-Avivo, post kiam la posedantoj de la Domo Bikurej-Haitim komencis postuli de ni altan lupagon.
La rezulto estis nekredeble kontentiga: 39 personoj kontribuis monon. El ili, 26 personoj donacis almenaŭ
100 ILS. Jen la listo de tiuj lastaj: Sed la plej malavara donaco venis el eksterlando: sinjorino Ans Bakker-ten Hagen el Nederlando sendis al ni grandan sumon. Al ĉiuj koran dankon!
Tiuj kiuj ankoraŭ ne kontribuis kaj volas fari tion, povas sendi la monon al la adreso de ELI (aperas
sur la interna flanko de la kovrilo).
|
|
Kurso nivelo B
Dum la lastaj monatoj okazas E-kurso nivelo B. Temas pri paroliga kurso, surbaze de la romaneto Gerda
Malaperis de Claude Piron. La kurson iniciatis kaj kunordigas Doron Modan, kaj gvidas ĝin krom li,
laŭvice: Josef Ŝemer, Eldad Salzman, Sergej Tyrin kaj Allon Rothfarb.
|