Landa Kunveno de ELI / Josef Ŝemer


La duonjara Landa Kunveno okazis la 1-an de junio. Partoprenis 47 esperantistoj, kiuj dum du horoj aŭskultis kaj spektis interesan programon, kiu konsistigis tre sukcesan vesperon.

En la komenco okazis kvaronhora esperantlingva prelego de Josi Ŝemer pri la temo "D-ro Zamenhof kaj Cionismo", en kiu li montris kiel Zamenhof plene forlasis la Cionismon post kelkaj jaroj de fervora aktiveco por tiu ĉi ideo, sed tamen enkore ĉiam restis amanto de ĝi. Doron Modan rakontis hebree pri la svisa esperantisto Edmond Privat, mirinde genia veterana aktivulo. Interalie li, kiel knabo, estis invitata al Usono, por renkontiĝi kun la prezidento Roosevelt kaj pridiskuti Esperanton.

Gian Piero Savio prezentis la de li tradukitan faman aŭstrali-soldatan kanton "Valsigante Matildan" ("Valsing Matilda") kaj gaje kantigis ĉiujn partoprenantojn. Doron kaj lia kolegino, Raĥel Goldberg, ludis per violono kaj piano la sonaton "La Printempo" de Beethoven (movimento Allegro) kaj ricevis eksterordinarajn aplaŭdojn! Poste, Enrica Arbib prezentis laŭdo-kanton pri aktiva israela e-isto (pro modesteco la verkinto ne menciis ke la aktiva e-isto estas Josef Ŝemer... [la redaktoro]). Ĝian melodion verkis Enrica, la vortojn - ŝi kun Doron.

Sed eble la plej sukcesa ero estis teatraĵo, artece kaj tre lerte prezentita de du geaktoroj, Helena Goldinova kaj Doron Modan: "La Dramo", majstre esperantigita kaj adaptita de rakonto de Ĉeĥov far Helena. Ni multe ĝuis ridegante! Evidentiĝas, ke la israela Movado havas du mirindajn geaktorojn.

Ĉe la fino okazis loterio kun premioj.

Koran dankon al Matilda Landaŭ, kiu ankaŭ ĉi foje planis kaj gvidis la sukcesan riĉenhavan vesperon!