|
Vagante en la Interreto, mi trafis plurlingvan israelan retejon pri la cionismo: www.jafi.org.il/education/language.html .
Mi demandis al la prizorganto de la ruslingva paĝo, Jigal Lapidus, kial mankas biografieto de Ludoviko
Zamenhof, kiu en juneco estis aktiva cionisto. Li afable klarigis sian vidpunkton, ke la vera cionismo
(strebo krei judan ŝtaton) komenciĝis de Hercl, dum la juna Zamenhof povas esti nomata
palestinofilo (strebanto pri juda hejmo en Palestino). Lapidus menciis simpatian artikolon de la fama rusia
socialisto-cionisto Dov Ber Boroĥov pri Zamenhof, nekonatan inter la e-istoj.
La komentoj de la redaktoro de la libro mencias, ke samtema artikolo kun priskribo de tiu epizodo aperis en la gazeto "Jidiŝes Togblat" en Lvov. Plej grave, la komentoj donis precizajn informojn pri tio, en kiuj numeroj de "Di Varhajt" aperis la artikolo de Boroĥov, respondo de Zamenhof kaj respondo al la respondo de Boroĥov. Mi tuj petis kopiojn de tiuj materialoj en la juda fako de la Novjorka publika biblioteko kaj post kelkaj tagoj ricevis ilin. Ĉar mia kono de la jida lingvo estas tre limigita, mi skanis la artikolojn kaj sendis ilin rete al Doron Modan en Israelo, kiu dum du noktoj heroece faris bonegajn tradukojn de la respondoj kaj konformigis la tradukon de Sergej Tyrin al la jida originalo. Evidentiĝis, ke usona esperantisto, Binjamin Volfrajĥ, sendis al L. L. Zamenhof pecojn el la menciitaj du prikongresaj artikoloj en la novjorka kaj lvova ĵurnaloj, eble ne menciinte, de kie venas ĉiu peco. Zamenhof senscie skribis tre koleran reagon kaj permesis al Volfrajĥ sendi ĝin al judaj ĵurnaloj. Tiu respondo de Zamenhof en "Di Varhajt" akre kritikis la korespondanton de ambaŭ ĵurnaloj (fakte, estis du diversaj korespondantoj!) pro la ŝajna akuzo pri lia asimiliĝemo. Zamenhof pruvas per faktoj, ke li plu sentas sin kaj restas ano de la juda nacio, malgraŭ sia homaranismo. En sia respondo Boroĥov montras, ke la kritiko de Zamenhof estas maljusta, ĉar li skribis nenion similan. La kvar malkovritaj materialoj ĵetas novan lumon al la personeco de Ludoviko Zamenhof kaj eventoj en Esperantujo antaŭ preskaŭ cento da jaroj. *** Dov Ber Boroĥov (1881–1917): La unua ideologo de la socialisma Cionismo, kiu ege influis la Laboristan Movadon de la juda popolo en orienta Eŭropo kaj en Palestino. Naskiĝis en regiono Poltava, kunfondis politikan partion de socialismaj-cionismaj judoj, kaj aktivis kiel ĵurnalisto kaj kiel redaktoro de la revuo "Po´alej Cijon" ("La Cionismaj Laboristoj"), aperinta en Vieno. Dum la 1-a Mondmilito vojaĝis al Usono, kie li restis tri jarojn. Samkiel Zamenhof, esploris la jidan lingvon, kaj mortis samjare kiel li, en Kievo, 36-jara.
[La redaktoro]
|