La juda demando en kongreso de Esperanto / de Dov Ber Boroĥov


Tradukis: Sergej Tyrin

Por vi, usonanoj, kutimiĝintaj al ĉio grandskala, estas sufiĉe ordinare, ke kunvenas mil sescent delegitoj 1 partopreni en kongreso. Sed por la loĝantoj de la galicia urbo Krakovo temis pri kolosa sensacio. Kolektiĝis ĉi tie esperantistoj el la tuta mondo, kaj la mil sescent gastoj pasigis ĉi tie unu semajnon. Tio estis kongreso de esperantistoj, kiu allogis la atenton de la tuta Polujo, kaj aparte tiun de Krakovo. La tutan semajnon Krakovo estis turnita nure al Esperanto kaj al la juda kuracisto Zamenhof, ĝi parolis esperante, preĝis esperante kaj laŭdegis Zamenhofon. [...]2

Kelkajn vortojn pri la juda demando en ĉi tiu kongreso: eĉ tie ĉi, meze de la pura gajo kiun ĝojis ĉiuj pro la tutmonda idealista afero, estis akredolore sentata la juda ekzilo. Dum la malfermo de la kongreso delegitoj el dudek du nacioj petis la rajton por ĉiu nacio alparoli la kongreson per sia parolanto - kaj ĉi tiu dezirpeto ilia estis plenumita sen kromaj malfacilaĵoj. Tamen kiam venis la judaj esperantistoj havantaj pornacian pensmanieron, kun ĝuste la sama deziro en iliaj buŝoj, rifuzis al ili la sekretario de la kongreso d-ro Rozenŝtok - judo asimiliĝinta mem - sen ajna preteksto, simple ĉar "la judoj ne havas propran lingvon"! Kaj kiam iris ili plendi pri tio ĉi ĉe Zamenhof, respondis tiu: "Mi mem estas naciema judo, kaj amas mi la judan lingvon kaj laboras por ĝia evoluo, sed ĉi tie mi ne povas agi iel ajn, ĉar elstarante kiel judo mi damaĝos al Esperanto". Ne dezirante damaĝi la festecan etoson, la naciaj judoj ŝtopis siajn buŝojn kaj estis devigitaj aŭskulti la polajn delegitojn aklami "vivu nia pola geniulo doktoro Zamenhof!".

La patro de Esperanto mem suferis multe pro sia judeco. Li ja posedas veran judnacian mondkoncepton, kaj bone konscias, ke lia judeco malprofitas al Esperanto. Unu el la vienaj "konsuloj" de Esperanto, laŭsange pura hungaro, sed amanto de Izraelo kaj entuziasma adepto de Zamenhof, diris al la korespondanto de "Varhajt"3, ke la propagando favore al Esperanto multe suferas pro la fakto, ke Zamenhof estas judo. Multas tiuj - rakontis la konsulo, - kiuj sin detenas de lernado de Esperanto kaj ties subteno, nure ĉar estas ĝi "juda afero". Kaj d-ro Zamenhof ja konkludis el tiu ĉi malĝojiga fakto: jam dum la unua kunsido de la jubilea kongreso li deklaris, ke li eksiĝas de la laboro, ĉar per la paŝo de eksiĝo li kaŭzas profiton por la tuta afero...

Jen, tia estas la sorto de judo. Dudek kvin seninterrompajn jarojn penadis la homo kaj enmetis la animon en la ideon, kaj kiam fortiĝis la amata filo kaj estiĝis sendependa, devigata estas la juda patro forlasi, ĉar eĉ se la patro kiom ajn granda homo li eble estas - malgraŭ tio, eterne estas nenio pli ol judo.



Skandalo ĉe Esperantista kongreso / de nekonata ĵurnalisto4

Elhebreigis: Sergej Tyrin

En kongreso de Esperantistoj, reprezentantoj de 22 nacioj ricevis la rajton paroladi, sed la sama rajto estis senigita de la reprezentantoj de la juda popolo. La sekretario de la kongreso, d-ro Rozenŝtok (judo) argumentis tion per la fakto ke judoj ne havas propran lingvon. Kiam la plendo estis prezentita al Zamenhof, li respondis: 'ankaŭ mi judo estas, sed mi ne povas deklari tion laŭtvoĉe, por ne damaĝi la esperantistan movadon, kiu estas por mi super ĉio'. Pro la deziro ne ĝeni la solenan momenton, la judoj ne protestis kiam la poloj aklamis: 'vivu nia sampatriano (nasz rodak) d-ro Zamenhof'.


______________________________________
1   

La Jarlibro de UEA indikas 1000 aliĝintojn. Evidente ĉeestis ankaŭ gastoj. Onidire, ankaŭ Lenin, kiu tiutempe troviĝis en Krakovo, vizitis la Kongreson por renkonti siajn kunulojn-socialistojn.

2   

La ellasita parto priskribas la avantaĝojn de Esperanto, la artajn programerojn kaj la agadon dum tiu UK. Interesitoj pri la plena raportaĵo povas ricevi ĝin en Word-formato retpoŝte laŭ peto de la redakcio. Krome, ĝi haveblas en HTML-konforma formato.

3   

Boroĥov mem.

4   

Esperantigita el piednoto en la hebrelingva verkaro de Boroĥov.