Pri tiu ĉi numero / Doron Modan


Karaj Legantoj,

Tiu ĉi numero estas mia plej persona. Ĝi estas dediĉita memore al la knabo  Petr Ginz , kies historio imageble ne lasos indiferentaj ankaŭ vin.

Sekve de la lasta numero, enhavanta i.a. trovitan Zamenhofan artikolon, alvenis nin pluraj reeĥoj el la mondo, inkluzive de favora pritrakto de la tuta numero far' la Pola Radio. Koran dankon. Same honoriga estas reaperigo de la Zamenhofa artikolo en la januara numero de revuo esperanto.

Ankaŭ ĉi-foje ni estis aparte bonŝancaj ricevi tre valorajn kontribuojn, inter kiuj instruajn artikolojn de Ulrich Lins kaj de Zofia Banet-Fornalowa, kaj tute ĉarman tradukon de Gerrit Berveling el la helena.

Kiel vi rimarkos, IE akceptas nun reklamojn. Unua el ili estas de okulisto el Varsovio – vd. la sekcion 'Reklamo'.


Via,     Doron