RUBRIKO: Esperanto-informado / Gian Piero Savio


IV. Daŭrigo de entrajna konversacio pri
Esperanto kun Dani, konata televida prezentisto
(daŭrigo de n-ro 139)

(Preskaŭ ĉiujn argumentojn, kiujn mi uzis por pledi por la taŭgeco de Esperanto kiel internacia lingvo, mi ĉerpis el la verko “La fenomeno Esperanto” de William Auld.)

Dani 

–  Bone, nun klarigu al mi kial vi asertas, ke Esperanto estas la sola kaj taŭga internacia lingvo!

Gian 

–  Vidu! Same kiel kanalo estas planita rivero, Esperanto estas planita lingvo. Ĉar ĝi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunaĵojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laŭeble rekte al sia celo. Tiel ankaŭ Esperanto inter lingvoj – ĝia celo estas senbara komunikiĝo inter malsamlingvuloj. Ĝi plej perfekte plenumas la rolon de internacia lingvo, ĉar por tio ĝi estis planita.

Dani 

–  Bone dirite, sed nuntempe la angla fakte estas la internacia lingvo!

Gian 

–  La angla, kiel aliaj lingvoj dum la historio, kiujn oni foje nomas 'internaciaj', efektive ludas tiun rolon ĝis certa grado; sed ĝi restadas antaŭ ĉio, la etna lingvo de anglosaksoj kaj ĝi vere konvenas nek por senĝena uzado en la kadro de fremdaj socioj nek por senpartia, egalpeza, demokrata perado inter diversaj socioj. Ĝi ankaŭ estas tre malfacile akirebla por fremduloj.

Dani 

–  Gian, vi troigas. Mi lernis la anglan tre facile ekde miaj lernejaj jaroj.

Gian 

–  Konsentite! Sed bonvolu konsideri kiom da tempo kaj mono vi investis dum via vivo por tamen regi la anglan je malsupereca nivelo, kompare kun la anglosaksoj. Fakte oni povas rimarki tion kiam vi kaj viaj kolegoj klopodas paroli angle en via televida laboro.

Dani 

–  Brave Gian! Unu je nulo por vi. Kio krome?

Gian 

–  Esperanto ne estas perfekta, sed ĝi povas plenumi sian unikan rolon de lingvo internacia, ĉar ĝi havas apartajn kvalitojn kiujn mi nun pritraktos.

Maksimuma internacieco

Unuavide E-o aspektas eŭropeca pro ties radikaro; tamen la radikoj ne estas vortoj, sed materialo el kiu la vortoj estas konstruitaj. La alia vortmaterialo de E-o konsistas el afiksoj kaj finaĵoj. La aglutina karaktero de la lingvo distancigas ĝin el Eŭropo kaj proksimigas al multaj neeŭropaj lingvoj. Pruvo de tio estas la fakto, ke E-o estas hodiaŭ populara kaj uzata interalie en aziaj landoj kiel Koreio, Japanio kaj Ĉinio.

Gramatika reguleco

Gravega merito de Zamenhof estis ĉiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondiĉoj de praktika uzado. Sed kiel eviti, ke troa libereco kondukus ĝis ĥaoso? La solvo de Zamenhof estis genia. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj. Ĉiuj aliaj derivitaj reguloj estas nur rekomendataj helpiloj pri akceptinda uzado.

Relative facila akirebleco

La reguleco, sen esceptoj, de E-o havas gravan sekvon: la lernanto scias, ke tio, kion li lernas en unu kunteksto, estas aplikebla en ĉiuj similaj kuntekstoj. Tio ege faciligas lernadon de E-o kompare kun aliaj lingvoj (kun ties neregulaĵoj) kaj kondukas al pli pozitiva kaj rapida memfido de lernanto, kiam li ekuzas skribe aŭ parole la lingvon. Serioza studanto ja povas alproprigi la 16 regulojn en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.
"La reguloj de vortfarado", laŭ la vortoj de Zamenhof mem, "enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank' al la ebleco krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj."

Altgrada fleksebleco

Dank' al la akuzativa finaĵo -n, E-o posedas grandan flekseblecon rilate al normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio. Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la avantaĝojn de vortordo relative libera, ĉefe la valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco. Vortordo per si mem kapablas multon komuniki kaj tiel E-o permesas amason de esprimeblecoj. Ĝi ankaŭ estas grava avantaĝo kiam oni uzas E-on kiel traduklingvon.

Elparolo

Unu el la nemalhaveblaj karakteroj por internacia lingvo devas esti ĝia facila regula elparolo. En E-o la literoj A E I O U reprezentas po unusolan sonon. La angla, kiu pretendas esti la internacia lingvo, el la kvin vokaloj estigas 16 malsamajn kaj eĉ ne posedas literon por la plej ofta vokalo en la lingvo: Ə !.. En E-o ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita kaj kompreneble inverse. Tiu ĉi regulo forigas ortografiajn problemojn. Krome la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, t.e. vokalo.

Stabileco

Zamenof tre bone komprenis, ke lingvo devas havi la eblecon evolui, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en E-o nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj la gramatikon de tiu lingvo. Li kaj la tiamaj e-istoj, en 1905 dum la unua Universala Kongreso, proklamis la libron "Fundamento de Esperanto" netuŝebla bazo de E-o, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon kaj la eblecon evolui – sen detruo de la lingva fundamento.

Dani 

–  Vi bone faris viajn hejmtaskojn kaj teorie vi konvinkis min pri la taŭgeco de Esperanto servi kiel internacia lingvo tutmonde; tamen kiel pragmatisma homo mi tute ne vidas kiel eblos anstataŭigi la anglan.

Gian 

–  Dani, verdire ankaŭ mi ne scias kiel tio okazos. Sed tamen mi estas certa, ke neeviteble tio okazos. Nia tasko estas sciigi al homoj ke ekzistas pli trafa alternativo al la angla kaj ĝi nomiĝas ESPERANTO!