|
Por ni, novaj israelaj esperantistoj, kiuj partoprenis unuafoje Universalan Kongreson de Esperanto, la Kongreso en Pekino (Ĉinio) estis travivaĵo kiu faris sur nin neforgeseblan impreson. Post kiam la aviadilo surteriĝis en la fluhaveno de Pekino ni renkontis la ĉinajn samideanojn, kiuj atendis kun verda flago. Ili estis tre bone organizitaj en diversaj punktoj por akcepti la eksterlandajn e-istojn. Ili mendis por ni kaj por unu usonano taksion kiu prenis nin ĝis niaj hoteloj. Tiu unua kontakto kun la aranĝantoj donis al ni tre bonan impreson pri la ĉinoj. Ili estis vere helpemaj, afablaj kaj kamaradecaj. En la unua tago ni ricevis niajn dokumentojn kaj poste ni komencis eniri en la diversajn halojn de la konferencejo. La programo de la kongreso estis tre riĉa, kaj ĉar ni volis aŭskulti diversajn erojn en sama tempo, ni devis konstante forkuri de halo al halo. La solena inaŭguro estis ege impona kun ĉeesto de gastoj el la ĉina registaro, la tuta Estraro de UEA kaj diversaj ambasadejanoj. La nepo de Zamenhof, d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, sendis mesaĝon por la Kongreso, kies ĉeftemo estis: "La lingva egaleco en internaciaj rilatoj". Plej impresan paroladon faris prof. Humphrey Tonkin, bonega oratoro. Krome ni povis aŭskulti prelegojn pri plej diversaj temoj kiel: Esperantaj filmoj, astronomio, ĉina lingvo, komerco en Esperanto, natura medicino, ateismo kaj Bahaiismo, kaj agadoj kiel kursoj kaj ekzamenoj, kantoj kaj korusoj. Alia programero estis duonhora libroprezentado. Tre riĉa kaj por ni interesa estis la Libroservo, kie oni ofertis krom librojn ankaŭ multajn son- kaj vidkasedojn. Ni mem aĉetis plurajn ege interesajn librojn kiel ekzemple: "La Danĝera Lingvo" de Ulrich Lins, "Historio de la Mondlingvo" de Ernest Drezen kaj "La Bona Lingvo" de Claude Piron. Krom la konferencoj kaj paroladoj, estis ĉiutage artaj programoj: koncertoj, dancoj, cirko k.a., kaj ĉio estis je tre alta nivelo. Ĉiuj kontaktoj inter la samideanoj estis spontaneaj. Tre nature la interparolado komenciĝis sen iaj baroj kaj ĉiuj emis interŝanĝi siajn adresojn. Ni ekkonis multajn e-istojn el la tuta mondo: ĉinojn, kroatojn, germanojn, italojn, nepalanojn, vietnamianojn, kanadanojn, japanojn k.t.p. Ni povas atesti, ke ĝi estis vere mirinda unulingveco, kaj ke en ne-esperantaj kongresoj neniel ekzistas sama etoso. Ni partoprenis en kelkaj interesaj ekskursoj: unue, vizito al la Maŭzoleo Dingling kaj veturado al la Granda Murego. Danke al laŭtparoliloj en la ĉirkaŭaĵo ni povis aŭskulti la Esperantan himnon eĥanta en la tuta montaro. Poste ni vizitis la Malpermesitan Urbon kiu estas la Imperiestra Palaco. Ĝi estas simbolo de la impona historio de Ĉinio kun ĝia areo de 720 mil kvadrataj metroj kaj preskaŭ dek mil ĉambroj. Alia vizito estis al la Tanzhe-Templo kaj en la Ŝihua-groto, 50 kilometrojn for de Pekino. La groto havis sep etaĝojn. De la unua ĝis la kvina etaĝo la longeco estas pli ol kvin kilometroj. Ni partoprenis krome kelkajn postkongresajn ekskursojn vizitante la urbojn de Xi'an kaj Guillin, kie ni vizitis la Daghan-Pagodon kaj muregon de la antikva urbo, la terakotajn militistojn kaj ĉevalojn en la maŭzoleo de la unua Imperiestro de Qin-dinastio. Poste ni faris tuttagan ŝipekskurson sur Lijang rivero. La pejzaĝo ambaŭflanke de la rivero estis mirinda, ĉar la montoj havas tre kuriozajn formojn. Aparte ni volas laŭdi la etoson dum ĉiuj ekskursoj, kiu estis tre amikeca, kaj nia ĉiĉerono (poste ni eksciis ke li estas Prezidanto de Ĉina Junulara Esperanto-Ligo) estis tre zorgema, respondeca kaj nature varma homo. Ni fariĝis tre bonaj amikoj kun kelkaj el la ĉinoj. La unua estas la ĉiĉerono mem, kiu prenis nin el la urbo en grandan magazenon por vidi kaj aĉeti kelkajn objektojn. Li helpis nin elekti tre bonan kvaliton de teo, ĉina teo nature. Alia amiko estis la klarinet-ludisto de la simfonia orkestro de Ĉinio. La tria estis komercistino kiu antaŭe studis medicinon. Ŝi i.a. prezentis nin al Boris Kolker, la verkisto de "Vojaĝo en Esperanto-lando". Ni demandis lin, ĉu estas iaj ŝancoj ke Esperanto akceptiĝos en la Eŭropa Komunumo kiel nova lingvoponto. Li respondis ke ne tiom gravas ĉu 'jes' aŭ 'ne', ĉar liaopinie la lingvo Esperanto jam venkis en la mondo. Ni ne tuj komprenis lian diron, sed poste legante en la libro de Ernest Drezen "Historio de la mondolingvo" ni trovis, ke oni nur ĝis la dekoka jarcento konstruis proksimume 470 projektojn de mondlingvo, kaj fakte nur Esperanto disvastiĝis kaj evoluis kiel vivanta lingvo dum 120 jaroj. Ni revenis al Israelo spirite riĉiĝitaj kaj kun multaj kontaktoj kun novaj interesaj kamaradoj el la tuta mondo. Ni jam komencis la korespondadon kun pluraj el ili. Niaopinie tre indas klopodadi kaj eliri el la ioma pasiveco, kaj oni devas pli aktive disvastigi Esperanton kaj fari strebon por trovi novajn metodojn por popularigi tiun bonan lingvon Esperanto. |