Talmuda rakonto


Esperantigis el la hebrea kaj aramea: Doron Modan

Bava Meci‘a 84 (de ĉ. la 4-a j.c.)

En nia tragedia rakonto rolas du protagonistoj: Reŝ Lakiŝ (alinome: Lakiŝido), fifama rabisto (kaj poste glora rabeno) kaj Rabeno Joĥanan, konata rabeno. Rabeno Joĥanan estis belulo, kaj estis skribite pri li: "Kiu volas vidi la belecon de Rabeno Joĥanan, alportu arĝentan pokalon, plenigu ĝin per grenoj de ruĝa granato, ornamu ĝin sure per ruĝa rozo, kaj metu ĝin inter suno kaj ombro – tiu brilo estas kvazaŭ la beleco de Rabeno Joĥanan."

Iam Rabeno Joĥanan banadis sin en la Jordano. Vidis lin Reŝ Lakiŝ, kaj saltis post li en la Jordanon. Diris al li Rabeno Joĥanan: Via forto estas por la Torao1. Diris al li [Reŝ Lakiŝ]: Via beleco estas por la virinoj2. Diris al li Rabeno Joĥanan: Se vi reiros [de via malbona vojo], mi donos al vi mian fratinon, kiu estas pli bela ol mi. Akceptis li. Deziris li reveni kaj porti siajn vestaĵojn kaj ne povis reveni3. Li [Rabeno Joĥanan] lernigis al li la Toraon, lernigis al li la Miŝnaon, kaj li iĝis granda homo.

Unu tagon la saĝuloj en la altlernejo dumdiskute malkonsentis pri jena temo: la glavo kaj la tranĉilo kaj la ponardo kaj la lanco kaj la falĉilo – ekde kiam ili riskas fariĝi rite malpuraj? Ekde la fino de ilia farado. Sed kiam finiĝas ilia farado? Rabeno Joĥanan diris: Post kiam oni bruligis ilin en la fornego, kaj Reŝ Lakiŝ diris: Post kiam oni refridigis ilin per akvo. Diris Rabeno Joĥanan al Reŝ Lakiŝ: Rabisto komprenas pri rabismo4. Diris Reŝ Lakiŝ: Kaj kiel vi utilis al mi? Tie5 oni nomadis min "grandulo", kaj ĉi tie oni nomas min "grandulo". Diris al li [Rabeno Joĥanan]: Mi utilis al vi per tio, ke mi proksimigis vin al Dio. Rabeno Joĥanan deprimiĝis6, kaj Reŝ Lakiŝ malsaniĝis7. Venis lia edzino [de Reŝ Lakiŝ] kaj ploris. Diris ŝi al li [al R. Joĥanan]: "Faru por miaj filoj"8. Li diris al ŝi: "Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon"9. – Faru por mia vidvineco10... Li diris al ŝi: "Kaj viaj vidvinoj fidu Min" – kaj mortis Rabeno Ŝimon Lakiŝido.

Kaj Rabeno Joĥanan multe funebradis pri li. Kaj ne alvenadis al la rabena komitato. Diris la saĝuloj: Kiu iros por reĝojigi lin? – Iru Rabeno El'azar Ben-Pedat, kiu estas elstara lernanto. Li venis kaj sidis ĉe li. Post ĉio kion diris Rabeno Joĥanan, diris al li El'azar Ben-Pedat: "La Miŝnao apogas vian diron". Diris al li Rabeno Joĥanan: "Ĉu vi estas kiel Lakiŝido? Lakiŝido, post kiam mi diradis ion – faradis al mi 24 demandojn, kaj mi donadis 24 respondojn, kaj la temo klariĝadis de si mem; kaj vi diras: 'La miŝnao apogas vian diron'. Ĉu mi ne scias ke bele mi parolis?" Li ekstaris kaj disŝiris siajn vestaĵojn kaj ploris kaj diris: "Kie vi estas, Lakiŝido! Kie vi estas, Lakiŝido!" Li kriadis irante, ĝis li freneziĝis. Petis la saĝuloj kompaton pri li, kaj li mortis.

______________________________________
1   

Via forto estas por la Torao: Via forto taŭgas por lerni la Toraon, kio necesigas forton.

2   

Via beleco estas por la virinoj: Via beleco taŭgas por plaĉi al virinoj; aŭ: Vi estas tiel bela kiel virino.

3   

Deziris reveni kaj porti siajn vestaĵojn: Temas ankaŭ pri interna ŝanĝo: la rabistaj vestaĵoj restis malantaŭe, kaj ekde nun li komencos novan vojon.

4   

Rabisto komprenas pri rabismo: Rabisto komprenas pri tranĉiloj kaj aliaj iloj de rabistoj. Rabeno Joĥanan parolis tiamaniere, sarkasme, ĉar li sentis ĵaluzon pri sia tre talenta ekslernanto, kiu nun egale diskutas kun li. Li sentis kvazaŭ lia prestiĝo malaltiĝis pro la tre logika dumdiskuta respondo de Reŝ Lakiŝ.

5   

Tie: inter la rabistoj.

6   

Rabeno Joĥanan deprimiĝis: Tiel okazis al li, ĉar li ekkomprenis ke li ofendis Reŝ Lakiŝ, kaj ke li kondutis kun li orgojle kaj malhoneste.

7   

Reŝ Lakiŝ malsaniĝis: pro ĉagreno.

8   

Faru por miaj filoj: Repaciĝu kun via bofrato, ĉar se li mortos pro ĉagreno, liaj filoj iĝos orfoj.

9   

Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon: Anstataŭ konsenti repaciĝi kun Reŝ Lakiŝ, R. Joĥanan respondas al sia fratino cinike, citante el libro Jeremia.

10  

Faru por mia vidvineco: Repaciĝu kun Reŝ Lakiŝ, por ke li ne mortos, kaj mi vidviniĝos. Rabeno Joĥanan rifuzis plenumi la peton de sia fratino. Jen kiel la granda rabeno atingis tre malaltan moralan stadion.