Dormas la montaraj suproj...


Elhelenigis: Gerrit Berveling, Nederlando

Alkman (loĝis en Sparto, 2a duono de 7-a jarcento a.K.)

(fragmento 89)

Dormas la montaraj suproj kaj la ravinoj,
la montetoj kaj la rojoj,
ĉiuj insektotriboj de l´ nigra tero nutrataj,
la monte-loĝaj bestoj kaj la gento abela
kaj la monstroj en

la profundo de l´ blua maro;

dormas la birdaj triboj
kun flugiloj streĉitaj.

Komparu kun "Wanderers Nachtlied" (noktokanto de vagulo) de Göthe: [K. Kalocsay - Tutmonda Sonoro p. 374]

Super pintoj pendas
silent´.
Vi apenaŭ sentas
spiron de vent´
sur arbfoli´.
L´ arbar´ ne resonas jam trilon.
Baldaŭ - trankvilon! -
kuŝos ankaŭ vi.