5-a E-semajnfino en Israelo / Josef Ŝemer


En novembro okazis en Jerusalemo la 5-a KIES (Komuna Israela Esperantista Semajno­fino). Partoprenis ĝin 35 homoj.

Ĉi-jare, unuafoje la evento komenciĝis jam vendrede matene, ne post-tagmeze. Tio ebligis al ni ekskursi en Jerusalemo antaŭŝabate dum kelkaj horoj kaj eĉ ĝui bonan veteron. La plej interesa parto de la ekskurso estis vizito en la preĝejo "Nia Patro", kun la esperantlingva ŝildo kun la samnoma fama kristana preĝo, apud multaj aliaj diverslingvaj ŝildoj. Sabaton ni vizitis la Muzeon pri Scienco, kie Amri Wandel ĉiĉerone klarigis al ni en Esperanto pri Marso kaj pri aliaj kosmo-rilataj temoj.

Kiel ĉiam, la "ensalona" programo estis varia kaj riĉa. Ĝi daŭris dum multaj horoj laŭlonge de la tago-duo, ĝis sabato je 17:00. Jen la okazintaj programeroj:

  • Prelego de Tsuguya Sasaki pri la diferencoj inter la japana kaj israela socio, kaj inter la japanaj kaj israelaj esperantistoj, pri liaj personaj impresoj kiel japano instruanta en israela universitato. Tre interesa prelego, direble eĉ surpriza!

  • Prelego de la junulino Tali Wandel pri la Kosmologio de Martinus: ideologio "spirita" kiu havas ankaŭ esperantistajn adeptojn.

  • Tutgrupa ludo de kartoj, helpe de surmuraj lumbildoj, kiun lerte gvidis la energi-plena Gian Piero Savio. Ĉiuj ĉeestantoj fervore partoprenis ĝin.

  • Kvizo de Josi Ŝemer, i.a. pri "Domoj kaj Konstruaĵoj" en Esperanto.

  • Deklamado de poemoj kaj felietono far Helena Goldinova.

  • Kvizo de Amri Wandel pri la temoj de la Muzeo pri Scienco.

Kelkaj el la parto­prenintoj en la kvina KIES.

Foto:
Ofer Cinori.

Dum la resuma kunveno ĉiuj partoprenantoj konsentis pri tio, ke la semajnfino estis tre sukcesa. Ne nur laŭ la programo, sed ankaŭ laŭ la etoso: regis ĉiam bonaj humuro kaj distriĝo, amikecaj rilatoj kaj ankaŭ iomete da internacieco, dank’ al la partoprenado de Martha kaj Tsuguya.

Grandegan dankon al Nava Cinori, kiu profesiece organizis kaj gvidis la Semajnofinon, jam la kvinan fojon. Ŝi multege laboris serĉante kaj trovante la kunven-lokon, okupiĝante pri la mendoj de ĉambroj, ekskurso, aŭtobuso ktp, gvidante nin surloke kaj, kiel ĉiujare, zorgante pri ĉio bezonata.

Ni danku ankaŭ al Amri, kiu – tradicie – respondecis pri la programo kaj prizorgis la efektivigon de ĉiuj ĝiaj detaloj. Sen bona programo la evento certe ne tiom sukcesus!

Jen fine letero de Martha Heide Otto:

Mi deziras danki al tiuj, kiuj helpis realigi tiun belegan, distran, amuzan, instruan kaj amikecan semajnfinon. Estis vere neforgesebla sperto por mi konatiĝi kun tiom da afablaj, talentaj gesamideanoj, ĝui la programon kaj samtempe lerni tiom da novo – kaj ĉio pere de nia kara internacia lingvo. Kvankam mi jam estis plurfoje en Jerusalemo, mi reĝuis nian viziton tien, samkiel la 'rapidan studkurson' en la scienca muzeo.

Specialan dankon, do, al Josi pro la geniaj vortludoj kombine kun humoro (kaj humuro), la brilaj lecionoj de Amri, kaj la senlaca zorgado por nia bonfarto de Nava. Vi estas rava teamo!

Mi jam antaŭĝuas nian venontan KIES-on! Kore kaj amike salutas vin ĉiujn.

Martha.