|
La 2003-an jaron UNESKO proklamis kiel jaron de Grigor Narekaci. Kiu estas li? Kaj kial lia nomo meritas la atenton de la tutmonda socio? Informoj pri la vivo de la eklezia poeto Grigor Narekaci konserviĝis en manuskripto N1568 en Matenadaran, kiu estas la plej antikva manuskripto restinta de "Libro de funebrokantoj", kaj datiĝas per 1172. Aperas en ĝi 4 miniaturoj kun Narekaci, kaj estas skribite: Monaĥo Grigor-filozofo. Narekaci postlasis riĉan literaturan heredaĵon. Li kreis, interalie, "Interpreton de Alta Kanto", verkitan laŭ ordono de la reĝo, kaj multajn ekleziajn laŭdajn versojn – "Historio de Aparana kruco", "Laŭdego al Sankta Kruco", "Laŭdego al Sankta Di-Patrino", "Laŭdego al Apostoloj", "Panegiro de Jakobo, episkopo Nizibija", "Sendaĵo kontraŭ tondrakianoj1", gandzojn (glorkantoj al Dio kaj sanktuloj), taĥojn (ekleziaj kantoj). La plej grava verko de Grigor Narekaci tamen estas “Libro de funebrokantoj”, poemo havanta ne nur lokan sed ankaŭ tutmondan signifon, kreita fine de X-a – komence de XI-a jarcento.
La ĝusta naskiĝdato de Narekaci ne estas sciata. Surbaze de liaj propraj skribaĵoj, oni
opinias ke li naskiĝis inter la jaroj 945-950 en vilaĝo Narek, sude de la lago de Van, aŭ en
regiono Andzevacec de historia Armenio, kiu troviĝas en la teritorio de nuntempa Turkio.
La monaĥejo Narekavank
Tiu tempo estis relative trankvila por Armenio kaj la vivjaroj de Narekaci apartenas al la fina periodo de la "ora jarcento" por Armenio. Narekaci vivis en la tempo de regado de la Bizanciaj imperiestroj Vasilio kaj Kostando, kaj la armena reĝo Senekerim Arcruni el la dinastio de Bagratidoj. Post la morto de Aŝot II Erkatha ("fera"), kiu sendependigis Armenion de la araboj, ekde 928 estis paca tempo dum kiu disvolviĝis la kultura vivo. En la jaro 989 estis kreita la Eĉmiadzina evangelio kun mirindaj miniaturoj. La arkitekto Trdat konstruis en la ĉefurbo de Bagratidoj katedralan monaĥejon kaj la preĝejon Gagikaŝen. Sanajin kaj Aĥpat same estis konstruitaj en la X-a jarcento. Kiel estas ĉiam dum longdaŭra paca vivo, plifortiĝis la sociaj movadoj kiel la sekto de tondrakianoj1. Inter la duofizitoj2 kaj la monofizitoj3 pliakriĝis la konflikto. Multaj ekleziaj servistoj estis forigitaj el la eklezio pro simpatio aŭ subvenciado al tondrakianoj aŭ duofizitoj. Inter ili estis la patro de Grigor, Ĥosrov, kiu estis anatemita kiel "herezulo kaj apostato"4. Same akuzita pri simpatioj al sektantoj estis Ananija Narekaci, onklo kaj instruisto de la poeto, kaj tiuj ĉi akuzoj estis nuligitaj nur post kiam li publike mallaŭdis la tondrakianojn. Kiel poste Ananija agnoskis en sia "Libro de konfesoj", li tion faris subpreme far la aliaj ekleziaj oficistoj. Ankaŭ Grigor Narekaci en tia maltrankvila tempo estis akuzita pri herezo kaj malobeemo. Pri tio rakontas fabelo en "Ajsmavurk" (kie estas enskribitaj la vivoj de sanktuloj, inter ili Narekaci): "Li zorgis kaj fervoris pri unueco de la Eklezio dezirante restarigi la ordojn de Sankta Eklezio, nuligitaj pro maldiligenteco kaj ventroservademo de la eklezia gvidantaro. Tial lin akuzis malĝentilaj kaj kruelkoraj homoj, proklaminte lin herezulo. Kaj ŝtataj kaj ekleziaj gvidantoj unuiĝis por juĝi lin kaj punis per forpelo." Kiam al la Sanktulo venis homoj, por akompani lin for, estis vendredo – tago de fasto. Antaŭ ol foriri, Narekaci invitis la gastojn manĝi: surtable kuŝis du rostitaj kolomboj. La ekleziaj oficistoj atente rigardis – ĉu Grigor manĝos en fastotago. Ili demandis al la Sanktulo: "Vardapet (patro)! Ĉu hodiaŭ ne estas vendredo?" Narekaci respondis: "Fratoj, pardonu mian kulpon, ĉar mi forgesis pri tio!", kaj sinturnis al la kolombo: "Reviviĝu kaj flugu al via aro, ĉar hodiaŭ estas fasto." Kaj la kolomboj reviviĝis kaj forflugis al sia aro. La senditaj homoj mirigite foriris nenion dirante. Kiel multaj progresemaj kristanoj de mezepoko, ankaŭ Grigor Narekaci intencis ŝanĝi la religion de Timo al religio de Amo. Tiel ekkreskis la unuaj ĝermoj de humanismo, bedaŭrinde abrupte ŝiritaj kiam komence de la XI-a jarcento Armenio estis denove uzurpita, ĉi-foje far tjurkoj-selĝukoj. Pri la vivo de la poeto en "Ajsmavurk" aperas tre malmultaj informoj, sed la popola amo komponis pri sia amata poeto multajn fabelojn. La popolo rakontas, ke Narekaci iam preterpasante iun vilaĝon, ekaŭdis kiel la vilaĝanoj laŭte debatas. Li proksimiĝis al ili kaj eksciis, ke la debato ekestis pro tio, ke iu devas paŝti la gebovojn, ĉar la vilaĝa paŝtisto forpasis lasinte vidvinon kun 4 infanoj. Narekaci diris, ke li mem paŝtos. Oni rakontas, ke dum 7 jaroj li paŝtis la gebovojn, neniam batinte ilin per la bastono, kiun li ĉiam havis kun si. Kiam finiĝis lia 7-jara servado, li enpikis meze de la vilaĝo sian bastonon, kaj poste elkreskis el ĝi granda junipera arbo. Same, kiel miraklan kuracilon traktis la popolo la "Libron de funebrokantoj". Havi ĝin hejme estis nepreco por multaj armenaj homoj, ĉar ili kredis, ke ĉi tiu mirakla poemo ne nur sanigas la korpon kaj la animon, sed ankaŭ alportas feliĉon kaj trankvilon en siajn hejmojn. Narekaci forpasis, kiel notas "Ajsmavurk", la 27-an en februaro 1003. Li estis entombigita en la Nareka monaĥejo, "apud preĝejo de Sankta Virgulino Sanduĥt". Post lia morto ankoraŭ dum multaj jaroj oni rakontis miraklajn historiojn pri lia tombo. En "Ajsmavurk" legeblas bela fabelo, kiu montras kiom profunda estis la amo al poeto... “Iu kurda bejo posedis havaĵon sur teritorioj de Narek. Li donis al kamparano kokinon kaj petis pririgardi, ke ĝi kovu kokidojn. La edzino de la kamparano metis sub la kokinon ovojn, kaj ĝi kovis kokidojn. Iam la kokino savante sin de pluvo kaŝiĝis kun la kokidoj sub muelŝtono, kiu estis alstarigita al muro. La ŝtono falis kaj dispremis la kokinon kaj la kokidojn. Vidinte tion, la kamparanino ektimis je kolero de la kurda bejo, kaj preĝis al la Sanktulo Grigor Narekaci. Ŝi prenis la mortan kokinon kun ŝiaj idoj kaj metis sur la tombon de Narekaci. Preĝante al Dio, ŝi iris al siaj aferoj, kaj post unu horo ŝi mirigite ekvidis la reviviĝintajn kokinon kaj kokidojn kurantajn al ŝi.”
Ekzistas multaj tiaj fabeloj, kiujn rakontas la popolo, sed ĉio tio estas pli fruktoj de homa fantazio,
ol veraj rakontoj pri la vivo de sanktulo. La senduba fakto estas, ke Narekaci travivis sian nelongdaŭran
vivon en la monaĥejo de Narek, kiun li forlasis nur eble kelkfoje venante pilgrimadi al sanktaj lokoj.
______________________________________
|