|
Iufoje okazas al mi, ke io legita, aŭdita aŭ vidita mirinde respeguliĝas
baldaŭ en mia vivo. Nun okazis tia historio ankaŭ en Esperantujo
En la decembra kajero de Israela Esperantisto estis presita la artikolo de Doron Modan pri Petr Ginz ("Esperantisto, kiu vojaĝis el la getto al la kosmo"). Komence de februaro 2005 la artikolo estis republikigita en Libera Folio, kaj mi kun granda intereso tralegis ĝin. Petr Ginz loĝis en la getto Terezín en Ĉeĥio, mortis en la koncentrejo Auschwitz. La israela astronaŭto Ilan Ramon turnis sin al Jad Vaŝem kaj elektis la desegnaĵon de Petr Ginz "Vidaĵo de la luno" por sia kosma vojaĝo. La lastan semajnon de marto 2005 mi vojaĝis en Israelo. Mi decidis ekskursi Jerusalemon je lundo, la 28-an de marto. Hazarde tiu sama tago estis la unua tago, kiam oni enlasis turistojn en la Novan Muzeon de Historio de Holokaŭsto. Memorante, ke Ilan Ramon prenis la desegnaĵon de Petr Ginz de Jad Vaŝem, mi trovis la eksponejon pri Ĉeĥio kaj Terezín, kaj jen – la konata foto de Ginz ridetas al mi! Oni montras tie kelkajn bildojn de Petr kaj lian mallongan biografion. Unu fakton oni tamen ne diras – ke Petr Ginz estis esperantisto. Tiel la rakonto pri Petr Ginz akiris por mi vivajn kolorojn. |