|
En aŭgusto 2005, Esperanto–Ligo en Israelo memoras la 20-an datrevenon de la forpaso de Isaj Dratwer (1905–1985). Dratwer estis eminenta esperantisto en Pollando kaj en Israelo, tre konata en la tutmonda movado, interalie pro lia verkaro, el kiu eble la plej famaj estas “Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj” kaj “Lidia Zamenhof – Vivo kaj Agado”. Dratwer heredigis sian loĝejon al ELI, loĝejo kiu servadis kiel E-klubo kaj poste kiel E-biblioteko. Ĝis hodiaŭ ĝi karese nomiĝas "La Dratverejo". |