|
Fine de 2004, la israela institucio por memorigo de la Holokaŭsto, Jad Vaŝem, inaŭguris interretan paĝaron, kiu prezentas la nomojn de tri el la ses milionoj da judaj viktimoj de la Holokaŭsto. Jad Vaŝem konsideras tiun ĉi kampanjon kiel sanktan moralan devon kaj honorigon al la pereintoj, komplezon de la postrestintoj al la judaj viktimoj. La intenco estas kompletigi la liston, ĝis trovado de la lasta nomo. La kolektado de nomoj komenciĝis jam en la 50-aj jaroj, precipe inter la postrestintoj kiuj alvenis Israelon, sed en la lastaj jaroj ĝi pli kaj pli disvastiĝis en la tuta mondo. En januaro 2005 mi ricevis leteron de belga esperantisto, kiu petis intervenon de la israelaj esperantistoj por aldoni al tiu ĉi listo la nomon de Lidia Zamenhof. Evidentiĝis, ke la nomo de la filino de L. L. Zamenhof, tre aktiva esperantistino* pereinta en Treblinka, ankoraŭ ne aperas en tiu listo de la viktimoj. Kutime, tiuj kiuj plenigas la skriban peton pri aldono de nova nomo, estas la familianoj de la pereinto. En la kazo de Lidia ne alvenis ĝis nun tiu peto. Menciindas, ke la petinto devas plenigi oficialan "Atesto-Paĝon" de Jad Vaŝem, en kiu li devas doni detalojn ankaŭ pri la cirkonstancoj de la morto de la familiano aŭ konato. Temas do pri pli-malplia "atestado". Tial mi turnis min al s-ino Ewa (Eva) Toren el Tel-Avivo, kiu en 1993 rakontis dum Zamenhof-Festo al la israelaj esperantistoj pri sia konatiĝo kun Lidia Zamenhof, kiu loĝis samstrate en la varsovia getto kaj kiun ŝi ege admiris. Ŝi rakontis kiel ŝi vidis Lidian suriri la vagonaron, kondukontan judojn de Varsovio al la koncentrejo Treblinka. Pri tiu lasta renkontiĝo inter Ewa kaj Lidia, okazinta la 5-an de septembro 1942, aperis artikolo en Israela Esperantisto n-ro 113 (1993). Poste sekvis mencioj de tiu rakonto en la libro de Zofia Banet-Fornalowa "La Familio Zamenhof " (2000) kaj en kelkaj publikaĵoj de la Bahaaj Esperantistoj (Lidia estis aliĝinta al la Bahaa kredo).
Tiumomente Ewa rakontis al mi denove pri tiu lasta renkontiĝo kun la 38-jara Lidia, kiu marŝis fiere al la vagono en Umschlagplatz. Ewa kaj sia patrino sukcesis postvivi la militon kaj tio ebligis al ni aŭdi de ŝi la rakonton pri la lastaj horoj de filino de la kreinto de Esperanto. La morgaŭan tagon mi sendis al Jerusalemo la formularon, subskribitan de Ewa. Post kelkaj monatoj la nomo de Lidia Zamenhof (1904–1942) aldoniĝis al la longega listo, apud ŝiaj aliaj senkulpaj samnacianoj, kaj tiel ĉiu Esperantisto en la mondo povos viziti la retejon de Jad Vaŝem kaj trovi en ĝi ankaŭ ŝin. Post klavado sur la ekrano, montriĝos apud ŝia nomo ankaŭ tiu skanita atestopaĝo plenigita de mi, judo naskiĝinta jam en Israelo kaj adepto de L. L. Zamenhof, kaj subskribita de s-ino Ewa Toren, judino kiu naskiĝis en Varsovio, vivanta nun en Tel-Avivo.
La atesto-paĝo pri la morto de Lidia legeblas en la anglalingva retejo de Jad Vaŝem:
http://www.yadvashem.org/wps/portal/IY_HON_Welcome.
|