Informaj sukcesoj


televido

Duonhora debato pri Esperanto estis elsendita en la parlamenta kanalo la 9-an de decembro 2004. Partoprenis 5 aktivaj gesamideanoj (Eran Vodevoz, Nava Cinori, Gian Piero Savio, UEA-estrarano Amri Wandel aj lia filino Tali), kiuj entuziasme rakontis pri siaj internaciaj amikecoj per Esperanto, prezentis praktikajn uzojn de E-o kiel la Delegita Reto, Esperanto en la Interreto kaj Esperanto en la familio, kaj debatis principajn demandojn kiel "Ĉu Esperanto sukcesis?". La sama programo estis elsendata ankaŭ en du francaj televido-kanaloj.

radio

Mor Dii – 17-jara lernanto el Beer-Ŝeva, iniciatis kaj mem efektivigis programon pri E-o kadre de porjunulara programo dissendita en la radio-stacio Kol-Israel la 17-an de januaro. Mor tre lerte intervjuis tri geesperantistojn: la junulinon Tali Wandel, kies ofta ĉarma ridado spicis la programon, la plenaĝulon Gian Piero Savio kaj la soldaton Sergej Tyrin. La 50-minuta programo estis granda informada sukceso.

Je 27-a de januaro Doron Modan longe parolis pri la knabo Petr Ginz en nokta programo, okaze de la 60-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz. Li menciis interalie la esperantistecon de Petr kaj la E-vortaron.

Kadre de la programo "Miboker Ad Erev", la 18-an de junio okazis dissendo pri E-o, daŭriginta preskaŭ horon. En ĝi Amri kaj Tali Wandel rakontis pri Esperanto en la familio, enamiĝo per Esperanto kaj por kio la lingvo estas utila ĝenerale.

gazetaro

Doron Modan aperigis la 14-an de februaro leteron en gazeto Ha’arec pri la knabo Petr Ginz, kiu mencias la fragmenton de E-vortaro kompilita de Petr en la getto.

Du tagojn poste (16/2), Doron aperigis longan artikolon en la prilibra suplemento de Ha’arec "Sfarim", pri la nepreco defendi la hebrean lingvon kontraŭ angla influo. Tie li konkludas, ke "dume ni klopodu lerni kaj disvastigi la uzon de la neŭtrala lingvo Esperanto, kiu ne minacas iun ajn nacian lingvon."

En la sama Ha’arec la 30-an de junio estis publikigita reaga letero je artikolo kiu asertis ke "La Lingua Franca" en la mondo ne estas E-o sed la usonangla aŭ la hispana. La letero mencias la agadon por Esperanto okazantan en la Eŭropa Unio dum la lastaj 15 jaroj.