La Pereintoj In Memoriam / Josef Ŝemer


Eldonejo Hejme, 2003. 279 paĝoj. 27 eur.

Mendoj ĉe UEA aŭ pere de ELI (triona rabato por grupa mendo), ISBN 83-907637-4-5

Niaj legantoj jam konas la gravan pollandan verkistinon-historiistinon Zofia Banet-Fornalowa, kiu dediĉas multe da tempo kaj penado al esplorado de la historio de la familio Zamenhof kaj de aliaj eminentaj esperantistoj.

Dum la lastaj jaroj aperis kelkaj ŝiaj libroj. La eseoj en "La Pereintoj In Memoriam" estas dediĉitaj al ses judaj pollandaj esperantistoj, kiuj pereis dum la Holokaŭsto. Du el ili – Leo Belmont (1865–1941) kaj Izrael Lejzerowicz (1901–1942) – estis tre konataj ankaŭ ekster Pollando. La aliaj – Halina Weinstein (1902–1942), Salomon Kornfeld-Grenkamp (1896–1943), Jakobo Ŝapiro (1897–1941) kaj Edvardo Wiesenfeld (1892–1942/3) – estis malpli konataj sed tutcerte meritas aperi en tiu ĉi grava libro, kiu celas memorigi la sesopon kaj eviti, ke ili perdiĝu en la profundaĵo de forgeso. Pri tio ĉi skribas jene la aŭtorino: Memoron oni devas konsideri unuavice morala kategorio, sed ankaŭ kiel gravan, principe esencan parton de intelekta kaj kultura heredaĵo de la esperanta komunumo, kiel premison de ĝia identeco.

Leginte grandan parton de tiu ĉi libro mi venis al konkludo, ke Zofia plenumis vere sanktan devon: ja temas pri sesopo da veraj Homaranistoj, kiuj kontribuis multege al Esperanto, estis veraj idealistoj kaj ilia vivo estis abrupte kaj kruele ĉesigita dum la terura Holokaŭsto.

La libro enhavas biografiojn de la ses eminentuloj, eseojn kaj artikolojn verkitajn per kaj pri ili kaj ankaŭ multajn poemojn verkitajn aŭ tradukitajn de ili. Inter la ses prezentitoj estas verkistoj, poetoj kaj aktivuloj de la Esperanto-movado. Kelkaj estis fieraj judoj sed aliaj estis asimiliĝintoj kaj eĉ konvertitoj. Inter la linioj de la libro eblas renkonti kelkajn karakterizaĵojn de la vivo de la pollanda judaro en la unua duono de la 20-a jarcento.

Jen vera galerio de ĝisostaj idealistaj gesamideanoj, kiujn trafis la malfeliĉa sorto en la varsovia getto aŭ en la naziaj koncentrejoj!

La aŭtorino meritas laŭdon laborinte en nefacilaj kondiĉoj: multe de la tiama materialo jam malaperis, la ekzistantaj spuroj estis disĵetitaj kaj nekompletaj kaj, eble plej grave, la samtempuloj de la prezentitaj personoj preskaŭ centprocente ne plu vivas. Tamen laŭ la rezultoj ŝajnas, ke ŝi sukcesis krei tre valoran verkon, entenantan multe da detaloj pri la vivo de la sesopo.

Jen eta kritika rimarko: mankas en la unua paĝo de la libro listo de la nomoj de la ses priparolatoj. Tial, por krei simplan liston de ili, mi devis serĉi longe en la tabelo de enhavo.

Mi ege rekomendas, precipe al ĉiu juda kaj pola esperantisto, aĉeti la libron kiu estas digna simbola monumento al ĉiuj Pacaj Batalantoj, kiuj devis perei subglave de la plej grandaj malamikoj de la homa raso kaj de Esperanto.

Mi finu per strofo el la poemo "Deziro", verkita de la plej konata el la ses, Leo Belmont, pioniro de Esperanto jam de 1887:

Kaj kiam tombon iros mi,
Sur mia tomb’ ne metu florojn,
Ĉar superflue en la polv’
Tombeja putrus ili horojn.