|
En januaro 2005 dank' al Esperanto aperis en la serba lingvo, eldonita de "Multimedia-pres" (senprofita kaj sendependa beograda eldonanto), libro de Igor Naverli "Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto". La libron el varsovia Esperanta eldono de 1997 tradukis Agnesa Eremija, emerita profesorino, membro de beograda Esperanto-societo "Radomir Klajić". Tio estas varma rakonto pri Januŝ Korĉak, pola judo, fruktodona verkisto, pedagogo-praktikisto, ĵurnalisto kaj kuracisto kiu dum sia tuta vivo laboris kiel pedagogo en malriĉulejoj, aziloj kaj infanaj orfejoj. Liaj libroj ankaŭ nun estas valorega literaturo por pedagogoj, instruistoj kaj organizantoj de infanaj aktivecoj. Korĉak mortis en aŭgusto 1942, kiam el la malbonfama varsovia getto kune kun siaj gelernantoj, judaj infanoj, li estis transportita en la nazian koncentrejon Treblinka. La libron publike prezentis la Juda komunumo en Beograd okaze de la Tago de Gepatra Lingvo 2005. |