Araba-juda lingvo de paco / Doron Modan


La perspektivo, kiun provizas la tempopaso, ebligas percepti disajn eventojn kiel fenomenon. Jen, kiu kredus, ke Esperanto ne nur servis iam kiel paca lingvo inter araboj kaj judoj en la mezoriento, sed eĉ ke dum la koncerna periodo, la roluloj mem rilatis al ĝi tute nature, neniam prezentante sian amikecon kiel ion eksterordinaran?

Tamen, estas ĝuste la tempopaso, kiu tramordis informerojn, postlasante nurajn fragmentojn, penege kolektitajn. Eĉ plu ne vivas iu ajn el la protagonistoj: la lasta ebla atestanto forpasis en 2002 1. Despli singarda, do, devas esti la tasko alkroĉiĝi ekskluzive al dokumentoj kaj eviti supozojn, traktante tiun fascinan temon.

1924 – 1948
La komenco

La unua informo pri komuna araba-juda agado por Esperanto venas el la Tel-Aviva E-societo en 1924, kiu meritis sian nomon "Paca Stelo"2, ĉar en ĝi membris kune judoj kaj araboj Letero de UEA al PEL, 1944 (tio estis nur 3 jarojn post sangaj atakoj de araboj kontraŭ judoj en la najbara araba urbo Jafo). 54 jarojn poste memoris la juda pioniro Josef Ravikov inter la dek homoj aperantaj sur foto en lia posedo, araban nomon Arafat, kaj alian "arabon el Jafo". Tio igis Aleksander Manor esprimiĝi en artikoleto: "Tio hodiaŭ sonas kiel fabelo, ke la araba aktivulo, kiu propagandis la Internacian Lingvon inter la araboj en Jafo estas Arafat, la onklo de Jaser Arafat, la hodiaŭa ĉefo de P.L.O., araba terorista organizo, kies celo estas detrui Israelon."3  i

Du jarojn poste, en Bejruto, Libano, sekve de "rekta propagando de Internacia Centra Komitato", esperantistiĝis rondo de diversnaciaj instruistoj, inter kiuj judo kaj arabo, kaj krome... perso, armeno, usonano, franco kaj anglo. Revuo Esperanto anoncis, ke "grupo baldaŭ estos formata".ii

La ideo, kiu hodiaŭ sonus tro grandioza, okazigi "Mezorientan Esperantistan Konferencon" naskiĝis la 20-an de januaro 1934, dum la dua tutlanda kunveno de Palestinaj esperantistoj.iii La PEL-anoj rapidis sendi al Edmond Privat, la redaktoro de Revuo Esperanto, longan invitartikolon kun bildoj.iv

La Mezorienta Esperantista Konferenco, aŭ 'Kongreso', kiel ĝi nomiĝas en la artikolo en Revuo Esperanto, okazis dum tri tagoj – ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1934, kadre de la kvara Orienta Foiro en la juda urbo Tel-Avivo. Tiu Foiro estis internacia ekspozicio kaj ĉefa jara allogaĵo de la urbo. La Mez-Orienta E-Kongreso altiris 100 ĉeestantojn, inkluzive de multaj eksterlandaj gastoj, inter ili el Egiptio.

En la foirejo estis oficiala pavilono de Esperanto, kiu allogis multajn homojn. La estro de la Orienta Foiro kaj tiam konata poeto Imanuel Harusi, paroladis al la kongresanoj. La duan tagon tagmeze okazis la solena inaŭguro de strato Zamenhof, "La unua Zamenhof-strato en la Mezoriento", far la unua urbestro de la nova urbo Tel-Avivo, Meir Dizengof, kiu paroladis varme kaj longe pri Zamenhof.v

En la laborkunsido estis pritraktata la neceso kaj eblo de kunlaboro inter la esperantistaro de la Levantaj (Proksim-Orientaj) landoj. Fine de la Kongreso la gaja samideanaro pasigis adiaŭan vesperon en la marborda kafejo kun la pitoreska nomo – "Neĝo de Lebanono".v

La okazintaĵo plivigligis la poresperantan agadon en Palestino, sed "nova periodo de malpacaĵoj (1936–38) bremsis la laboron".vi Tiel J. Kohen-Cedek seke referencas al periodo de sennombraj atakoj de arabaj bandoj je juda loĝantaro, reage al la plivastiĝanta juda enmigrado en Palestinon, atakoj kiujn la britaj regantoj ne sukcesis haltigi. Dum tiu periodo la ĉiutaga vivo en Palestino estis parte paralizita.


Tiu sama periodo, pli-malpli, ne estis bonaŭgura ankaŭ por la Egiptia movado: kvankam inter 1933 kaj 1935 agadis en Egiptio la konata angla esperantisto s-ro Newell,vii kaj poste s-ro Helmi, kiu gvidis kelkajn kursojn, la movado dormis ĝis 1940. Ekde tiam okazis nur loka agado en Aleksandrio kaj Ismailia, ĝis la refondo de EEA en 1944.viii

En 1942, kiam en Palestino necesis pretigi novan studmaterialon, la juda ĉefaktivulo N. B. Ĥavkin aperigis stencile du samtempajn eldonojn de la Zamenhofa Ekzercaro, en ambaŭ hebrea kaj araba lingvoj. La hebrelingva estis kun gramatiko kompilita de J. Kohen-Cedek kaj vortareto de N. Z. Maimon, la arablingva profitis de judaraba kunlaboro: la judo prof. Naĥum Braun okupiĝis pri la gramatiko, kaj la arabo J. Randour pri la vortareto.ix Tiu Randour iĝis la postan jaron IEL-fakdelegito pri arabaj aferoj en Palestino.4  x

Kaj dume en Egiptio, Tadros Megalli, arabo-kopto, fakdelegito de IEL pri metafiziko kaj vegetarismo,xi daŭre organizis kursojn por militistoj, ĉefe el Novzelando kaj Britio, kaj foje (kiel okazis en 1944) li restis preskaŭ sen lernantoj, kiam tiuj militistoj estis translokigitaj. El grupo de sep, la sola novzelanda militisto kiu restis en Egiptio, Ross Gordon Robbins (kiu mem antaŭe estis translokigita el Palestino),vi instruadis en klubo por militistoj,xii kaj do Megalli instruis dek fraŭlinojn en la nacia Y.M.C.A.


Prospero

En tiu jaro oni refondis EEA,xiii per paroladoj de judo favora al Esperanto, d-ro Cohen, nomumita Honora prezidanto de EEA! D-ro Cohen parolis france, s-ro Helmi el Kairo parolis arabe, kaj s-ro Nassif Isaac – angle. Pro la klopodoj de la judo Isac Pérèz, la paroladoj kaj kurso de 12 gejunuloj estis starigitaj en la juda klubejo Cercle Judéo-Egyptien. D-ro Cohen estis direktoro de la Teozofia Societo kaj de Oxford Institute, kio ebligis tie okazigi kurson, kaj starigi la ejon de EEA.

Araba-juda agado por E-o manifestiĝis, do, kaj ene de ĉiu el la unuopaj asocioj, kaj per kun­laboro inter PEL kaj EEA, kiel ni estas vidontaj.


Paralele al la supre menciitaj egiptiaj okazaĵoj, en Jerusalemo okazis la 14-an de aprilo 1944 la sesa tutlanda PEL-kunveno, kun pli ol 100 partoprenantoj, inter ili E-eminentuloj el Egiptio. Iliaj elokventaj diroj dum la kongreso pruvis, ke inter EEA kaj PEL (kiu konsistis ĉefe el judoj) ekzistas nek iaj principaj malkonsentoj, nek ia reciproka malkontento.xiv La egiptaj eminentuloj estis Tadros Megalli, kaj ties iamaj E-lernintoj Nassif Issac kaj Nassif Mahrus.xv En solena kongresa foto, aperinta tiun novembron en Esperanto Internacia, ili plektas la manojn kun siaj judaj amikoj.

Megalli estis invitita paroli antaŭ la kongresanaro pri la Esperanto-movado en Egiptio. Li priskribis, i.a., kiel li hazarde eksciis, veninte al la nova E-klubejo, ke la eksprezidanto de la Teozofia Societo (do antaŭulo de s-ro Cohen), Egizio Veronezi, estis inter la plej fruaj pioniroj de la Esperanta movado en Egiptujo. En lia libraro li trovis multajn Esperantajn dokumentojn, dank' al kiuj, li lernis pri fruaj e-istoj en Egiptio, kiel la rusa advokato Vilkin kaj s-ro Atkins.

Mahrus, kiu parolis nome de la Egiptiaj esperantistoj,xvi estis la prezidanto de la E-grupo en Kairo dum la mondmilitaj jaroj. Ne estus bagatele mencii, ke en artikolo pri "la palestina periodo", lia foto tute nature aperas inter naŭ PEL-pioniroj (!). Same aperas foto de alia arabo, la juna Jozefo Anastas el Bet-Leĥemo, Palestino.xvii Komparante tiujn figurojn al la gravaj aktivuloj tie aperantaj, kiel D-ro I. Olsvanger, N. B. Ĥavkin, C. Armoni k.a., eblas ekhavi bildon pri la centra loko de Anastas, des pli de la egipto Mahrus, en la agado de PEL, almenaŭ en la menso de la verkinto, prof. Josef Kohen-Cedek.


Post la kongreso la egiptaj gastoj vizitis kun d-ro Olsvanger tri judajn agrikulturajn loĝlokojn. Reveninte al Egiptio, aperigis Megalli artikolon en la araba revuo Asyut, la 10-an de junio, 1944: "Vizito al Palestino". En la artikolo li skribas i.a.: "Ni vere admiris la grandiozan laboron faritan de la judoj, kiuj kreis de la roka kaj dezerta tero fekundan kaj fruktodonan teron [...] Vere, estis por ni tre belaj momentoj..."xviii

Kvankam ne ĉio iris glate inter la du asocioj (Kohen-Cedek malklare aludas pri "ies-ajn reciproka kritika elpafo, kiel ekzemple mia, ricevinta respondon en la novembra bulteno de EEA"), tamen "ne estis kaŭzita eĉ nebuleto sur la lazurpura ĉielo de la vera interfratiĝo de PEL kaj EEA".xix

Laŭ invito de EEA al PEL, partopreni ilian unuan Landan Kongreson, PEL decidis aranĝi ekskurson al Kairo por PEL-anoj kaj por simpatiantoj de la movado. Sur la formularo dissendita al la membroj estis skribite: "ni volas ke la ekskurso estu grandsukcesa por konvinki niajn egiptajn samideanojn ke nia movado en Palestino estas vere vigla. Do, mi esperas ke vi klopodos por la ideo inter viaj samideanoj kaj simpatiuloj por ke plejeble granda nombro paroprenu."xx Kaj ja, partopreni la unuan egiptian landan kunvenon esprimis pretecon 110 (!) personoj el Palestino.xx

Ĝia programo estis 8-taga, nome kelkajn tagojn antaŭ kaj post la Egipta Kongreso, kaj inkluzivis trajnan vojaĝon, viziton al la piramidoj, diversaj moskeoj kaj sinagogoj, muzeoj kaj ĝardenoj.xx

Tamen, ĝi estis "tiel domaĝe haltigita pro vizomanko", laŭ Kohen-Cedek.xx PEL estis mirakle savita de financa katastrofo post la nuligo (la bilanco montras, ke la perdo sumiĝis je sepoble la tiama kotizo al Internacia Esperanto-Ligo)xxi, sed la vera perdo kuŝas kompreneble tute aliloke.


Tiu unua Egipta E-Kongreso okazis, do, la 15-an kaj 16-an de decembro 1944, sen la 110 gastoj el Palestino, sed saluttelegramo al la kongresanoj venis el Palestino de P. Laĥovicki, kaj salutleteroj de D-ro I. Olsvanger, prezidanto de PEL, kaj de s-ro C. Armoni. La PEL-anoj, devigitaj malĉeesti, povis legi artikolon pri la unua Egipta Esperanto-Kongreso en sia "Interna Bulteno".xxii

Laŭ la elektita estraro dum la Kongreso, ne eblas miskompreni de la antaŭe menciitaj judaj figuroj en EEA, kvazaŭ la aktivuloj de la asocio estis ĉefe judoj kaj eksterlandanoj, soldatoj kaj aliaj: la estraro estis preskaŭ komplete araba (krom Ernst Lunzer el Aleksandrio): prezidanto A. El Mofti, vicprezidantoj Helmi, Harfuŝ, Mahrus, sekretario Megalli, kaj aliaj.5


Daŭrigo en la venonta numero.

______________________________________
1   

S-ano J. Giladi, forpasinta 94-jara, agadis por la tiama Palestina E-Ligo (PEL) post sia enmigro Palestinon en 1929. Egipta E-Asocio jam delonge ne ekzistas, kaj ĉiuj ties agantoj, sufiĉe aĝaj eĉ tiam, forpasis antaŭ jardekoj.

2   

Aliloke troveblas kiel nomo de la Tel-Aviva asocio: "Konkordo".xvii

3   

Estus prudente trakti skeptike la deklaron pri tio, ke s-ano Arafat estis onklo de la prezidanto de Palestina Liberiga Organizo. La patrino de Jaser Arafat devenis el Jerusalema familio, kaj la familio de la patro vivadis en Egiptio. Mi trovis nek pruvon nek malpruvon pri la sensacia aserto de Manor. Kurioze, P.L.O. uzis Esperanton en propaganda flugfolio, kies titolo estis: "Ĉu vi scias?" (laŭ la hebrelingva gazeto Dvar Haŝavua, 1987-12-4, p.20).

4   

Efektive lia nomo aperas en la Informilo de IEL kiel J. G. Ghandour. Tamen, estas ŝajne la sama homo, ĉar la komenca konsonanto de lia familia nomo estas elparolata kiel voĉa velara frikativo, fonemo kiu ekzistas en araba sed forestas en Esperanto, kaj estas transskribata en diversaj lingvoj jen kiel R, jen kiel GhG. Alia dubo koncernas la inicialon de lia persona nomo: en artikolo de Kohen-Cedek el 1969ix ĝi estas B., ne J. G., sed eblas kredi al la samperioda listo de "Pagintaj PEL-anoj" por 1944-1945xxiii, kie ĝi estas J.

5   

Cetere, almenaŭ en junio 1945 anoncis IEL pri 5 novaj delegitoj kaj fakdelegitoj portantaj pure arabajn nomojn: Ayac, Sabbah, Abd el Aziz, Tawil kaj Atalla Hanna.xi

Bibliografiaj notoj:

i  

Manor, Aleksander (1978), El la Historio de nia Esperanto-movado, en: IE, n-ro 66, p. 2.

ii  

Kroniko: Sirio, en: Revuo Esperanto, n-ro 7/1926, p. 144 (12).

iii  

Kohen-Cedek, Josef (1976), Natan Ben-Cion Ĥavkin (Ekzemplo de homa vivo), Tel-Avivo, E.L.I., p. 10 kaj 13.

iv  

Kohen-Cedek, Josef (1934), La Levanto-Foiro en Tel-Aviv, en: Revuo Esperanto, aprilo 1934, p. 60-61.

v  

Kongresoj: Unua Proksim-Orienta, en: Revuo Esperanto (1934) 100(12) n-ro 6.

vi  

Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 7.

vii  

Lins, Ulrich (1974), Landaj organizaĵoj por disvastigo de Esperanto, en: "Esperanto en Perspektivo" (ĉefredaktoro – Ivo Lapenna), Roterdamo: CED (UEA), p. 504.

viii  

Esperanto en Egiptujo (parolado de Tadros Megalli), en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 7.

ix  

Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 8. Vd. ankaŭ: Kritikrikolto (J. Kohen-Cedek) en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 5.

x  

Oficiala Informilo de IEL, n-ro 161, en: Esperanto Internacia, 5-6/1943, p. 47.

xi  

Oficiala Informilo de IEL, n-ro 174, en: Esperanto Internacia, 6/1945, p. 67.

xii  

"El multaj landoj – Egiptujo", en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 54.

xiii  

"El multaj landoj – Egiptujo", en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 71.

xiv  

Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 2-3.

xv  

Megalli, Tadros, Esperanto en Egiptujo, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 7.

xvi  

Megalli, Tadros, Vizito al Palestino, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 20.

xvii  

Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 3-6.

xviii  

Megalli, Tadros, Vizito al Palestino, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 20-21.

xix  

Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 3.

xx  

Ekskurso al Egiptujo – dokumento el la arĥivo de E.L.I.

xxi  

Bilanco je la 31.12.44, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 6.

xxii  

La unua Egipta Esperanto-Kongreso, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 18-19.

xxiii  

Pagintaj PEL-anoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 5.