|
Dum la stalinaj tempoj en Sovetunio, Esperanto estis konsiderata lingvo komplota kaj kontraŭreĝima. Tamen, ekzistis ĝiaj adeptoj tra la lando. Pri la rilato al la lingvo atestis Semjon Podkaminer, arda E-isto kaj iama kolonelo de NKVD (soveta gestapo): dum speciala flugo al Moskvo lian surbrustan verdan stelon ekvidis membro de Politburoo Romanov, notinta ke "per tiu lingvo ege facilas spioni." Podkaminer ne konsentis, respondinte, ke pli sukcese eblas spioni angle, ĉar ĝin parolas multaj milionoj. – Ne, la angla ne taŭgas. Homoj studas ĝin dum multaj jaroj kaj poste apenaŭ balbutas. Diable malfacila lingvo! E-o estas sendube pli facila. Mi ordonis alporti ĝian lernolibron; post kelkaj lecionoj mi jam legis Esperante... Danĝera, ege danĝera lingvo. Mi samopinias pri tio kun kamarado Stalin. Li nomis ĝin "lingvo de spionoj kaj cionistoj". |