|
Karaj Legantoj, Dum la lastaj numeroj estis ĉefe historiaj, nun venis la tempo por numero literatura. Ni fieras aperigi la kontribuon de tiom grava majstro kiel Marjorie Boulton, kiu plej afable sendis al ni belegan tradukon de Ŝekspira famaĵo, muzikanta kvinjambe ankaŭ en Esperanto. Sed alia majstro, nome la Majstro, ankaŭ aperas ĉi-numere: malpli grava ol la antaŭaj aperintaj en IE (en n-roj 70 kaj 140), sed tamen ankoraŭ nekonata korespondaĵo de Zamenhof! Vidu en №17. Vi povos legi parton el dramo de la grava israela poetino, Lea Goldberg, interligita kun la interesa kontribuo de Maja Wandel, vojaĝinta lastsomere al Pollando. En la antaŭa numero aperis la unua parto de mia historia eseo pri E-o kiel araba-juda lingvo de paco. Verkante ĝin mi ne imagis, ke la temo plej subite ekaktualiĝos: al niaj vicoj aliĝis du arabaj gestudentoj, kiuj jam aktivas! – vidu la sekcion 'Novaĵoj'. Agrablan legadon,
Doron
|