El nia librobreto / Doron Modan


La Duakanonaj libroj
El la helena esperantigis Gerrit Beverling
Volumo 1: La Historiaj Libroj
263 paĝoj, 21 cm

Tiu ĉi interesega libro, tradukita de la nederlanda akademiano Gerrit Beverling, enhavas kelkajn el la bibliaj libroj, konataj hebree kiel 'eksteraj libroj' (ספרים חיצוניים). Ili estas rekonataj ("kanonaj") de la katolika, sed ne de la kalvina eklezio.

Inter la tekstoj legeblas la horora legendo pri brava Jehudit, iom malsama versio de la skrib-rulaĵo Ester, kaj – Israelanoj refreŝigos siajn rememorojn el la infanĝardeno, kaj lernos multon pli – el la heroaĵoj de la Makabeoj.

De pluraj lingvaj spuroj oni scias, ke la plimulto de la libroj estis verkita en la hebrea. La originalo perdiĝis, sed pro antikvaj tradukoj, la teksto de la libroj konserviĝis. Eblas do miri, kial la tradukinto ne (retro)tradukis la nomojn al ties hebreaj ekvivalentoj. Kial Tobit, kaj ne Tuvia, Judit – kaj ne Jehudit, kaj simile? Tamen la traduko mem estas tute legeble glata, kelkloke poezia, sed ne tro peza. Traduka perlo.

La libron akompanas, krom klerigaj notoj, la ŝatataj ilustraĵoj de Gustave Doré. Ĉio igas la legadon tre plaĉa travivaĵo.