|
Nia ĉi-jara Semajnofino okazis novembre en la okcidenta Galileo. Ankaŭ ĝin organizis kaj gvidis la energiplena kaj plendediĉa Nava Cinori. Partoprenis 33 personoj, el kiuj 5 ĉeestis nur partatampe.
Ni tranoktis en agrabla gastejo ĉe la urbeto Ŝlomi, kiu estas proksima al la limo kun Libano. De mia ĉambro mi povis vidi la Mediteraneon kaj la monton ŝtatliman. Vendrede ni ekskursis al la Bahaa Ĝardeno situanta apud Akko kaj al Roŝ-Hanikra, kie troviĝas mirindaj ĉemaraj kavernoj. Sabate ni veturis al Antikva Akko. La vizititaj lokoj estas tre belaj, eĉ fascinaj, kaj bone ligis nin al la historio de nia lando. Ni marŝis interne de ĉemaraj grotoj, vizitis la tombon de la fondinto de Bahaismo (tutsilente!), manĝis en araba restoracio, renkontis vespertojn, fiŝojn kaj hirakojn, rigardis vespere la stelojn, gviditaj de prof. Amri Wandel, marŝis en tunelo de la krucmilitistoj, propagandis Esperanton al multaj hazardaj homoj, kunfotiĝis ĉe la murego de Akko, veturis per telfero, marŝis piede, vizitis pasintecan araban banejon (Ĥammam), krokodilis (sed ne tro!...), marŝetis sur la reloj de la malnova fervojo kiu kondukis al Bejrut, vizitis la havenon de Akko kaj sonĝis tie pri esperantista ŝipo. Estis vere bele! En la kultur-salono de la gastejo ni okazigis kelkhorajn variajn programerojn: kulturajn, distrajn kaj sociajn. En la resuma kunsido multaj partoprenantoj esprimis sian kontentiĝon kaj kelkaj prezentis proponojn, kiujn ni konsideros en novembro 2006, dum la venonta Semajnofino en Jerusalemo. |