Plendo de Ŝtrumpo / Drora Matlofski


Ŝi insultis min!

Vidu ŝin: ŝi sulkigas la vizaĝon, prenante min per la pintoj de la fingroj. Aŭskultu ŝin kantantan: "Mi trovis malnovan ŝtrumpon, mi trovis malnovan ŝtrumpon!" Mi, malnova ŝtrumpo? Ne antaŭlonge, mi estis belega, blanka kiel neĝo, kiel novedzino apud sia edzo.

Vere, mi griziĝis. Tion faras la aĝo. Ĝis nun, mi ne volis vidi tion. Mi akuzis la infanojn ke ili ne almetis siajn ŝuojn. Mi scias ke mi vere ne estis griza, mi scias ke eblas forlavi la grizon per akvo kaj sapo. Finfine, eblas trompi neniun. Mi scias, ke oni ne surmetas min kiam oni iras aĉeti ŝuojn. Tiel estas. Sed tio doloras. Mi scias, ke mi havas truon sub la kalkanumo kaj mi maldikas ĉe la fingroj. Oni povas fari nenion: mi estas malnova ŝtrumpo.


Eĉ pli malbone, mi estas vidvino. Mi havis belegan edzon. Li estis perfekta por mi: la sama grando, la sama koloro... Sed unu tagon, kiam oni ĵetis nin en la lavkorbon, mi perdis lin. Mi provis voki lin, sed grandega fetora littuko sufokis min.

Mi neniam revidis mian edzon.

Ekde tiam, helpemaj animoj, anstataŭ perdi esperon, provis trovi por mi novan edzon. Mi rendevuadis kun multaj ŝtrumpoj, sed nenio estis ŝufice bona. Estis nur unu en la mondo kiu estis perfekta por mi. Ne ekzistas alia. Kiaj stranguloj! Tio estas tro longa, tio tro mallonga, kaj nenio havis la saman koloron. Ekzistas tiom multaj malsamaj blankoj! Estas triste...


Al mi ŝajnas ke tiu tempo baldaŭ venos: unu tagon, en la proksima futuro, oni forĵetos min kiel malnovan ŝtrumpon. Tio estas mia sorto.

Nun lasu min rigardi mian vivon. Kion mi faris kun ĝi? Mi iris al la lernejo sur la piedoj de pluraj infanoj. Mi iris al la parko, mi iris butikumi. Mi marŝis multe, kuris multe, saltis multe kaj dancis multe. Mi ne povas plendi. Mi havis sukcesan kaj plenan vivon.