Araba-juda lingvo de paco / Doron Modan


(Dua kaj lasta parto)
PROEL

En 1944 maturis la grundo por la ideo fondi "en la nuna aŭtuno" Proksim-Orientan Esperanto-Ligon (PROEL). La iniciatinto, Natan Ben-Cion Ĥavkin el Jerusalemo, proponis kiel portempan sekretarion s-ron Megalli el Egiptio, kaj en la revuo Esperanto Internacia esprimiĝis la espero, ke ĉiuj samideanoj en la Proksima Oriento kaj Nord-Afriko interrilatos kun li.i Ĥavkin celis ĉefe la taskon propagandi Esperanton inter la arablingvanoj, kun sidejo en Kairo kaj kun laŭstatute difinitaj personoj kiel estraranoj. Oni planis la unuan renkontiĝon de PROEL por decembro 1944 en Kairo. Kaj PEL kaj EEA informis pri tio aparte al IEL. Ambaŭ asocioj jam petis subtenon de IEL, sed la respondo estis, ke 'ŝlosiloj' judaj kaj arabaj jam ekzistas, kaj ke plia helpo povos esti traktata de la Estraro nur post la milito.1  ii

Tamen, Kohen-Cedek kontraŭis, ne la ideon, sed ĝian evektivigeblecon. En akra kritika artikolo li argumentis, ke malgraŭ tio, ke la celoj kaj taskoj de ambaŭ asocioj, nome, disvastigi la scion pri la esperantaj idealo kaj movado, estas tute identaj, ekzistas teknikaj baroj al tio, kaj krome la komuna organizo ne necesas, ĉar la landaj asocioj jam okupiĝas pri propagando. Li starigas retorikajn demandojn kiel: Kie estu la sidloko de la komitato, ĉu en Kairo, ĉu en Jerusalemo? Kiu prezidu la kunsidojn? Kiamaniere oni aranĝu la elektojn de la Estraro? Kial aktivulo devas partopreni la laboron de kvar organizoj: sia urba grupo, landa asocio, nova interlanda PROEL, kaj la internacia IEL? Tio nur signifus dispolvigi senrezulte la energion de ĉiu membro. Li resumas la kritikon dirante, ke la afero estas nerealigebla, estante sensencaĵa absurdo.

Anstataŭe Kohen-Cedek proponis en sia artikolo, ke ambaŭ centraj komitatoj, de EEA kaj de PEL, foje renkontiĝu ie ajn, por fondi komunan ag-ordon kaj difinu laborplanon, ke ambaŭ centraj komitatoj starigu laŭ sia elekto komunan Oficejon, kies tasko estu plenumi la ellaboritan planon. La Oficejo preparu la eblon kunvoki Universalan Esperantan Kongreson en la Proksima Oriento, kaj la sidejo de la Oficejo estu po du jaroj en ĉiu ĉefurbo laŭvice. Interesa propono lia estis, ke la Oficejo eldonu komunan bultenon. La palestinan parton redaktu PEL-ano, kaj la egiptan EEA-ano.iii

Persone, estis portempa streĉo inter Kohen-Cedek kaj la de li admirata, 30 jarojn pli aĝa, Ĥavkin, rezulte de la malkonsento inter la du pioniroj. La projekto elvokis 'ŝercriproĉojn' flanke de Kohen-Cedek, rilate al Ĥavkin. Ĥavkin nur ridetis, sed en Kairo oni ofendiĝis.iii

Post tiu polemiko, la nomo PROEL estas nenie plu dokumentata.


La nuligita vojaĝo al Egiptio.

La vaste legata hebrea ĵurnalo Ha’arec raportis pri la Kongreso de Palestina Esperanto-Ligo en Jerusalemo, la 1-an kaj 2-an de aprilo 1945, i.a. pri ĉeesto de 40 delegitoj el la tuta lando, "judoj kaj araboj". Ĝi ankaŭ raportas pri saluto nome de la Egiptiaj esperantistoj, fare de pola gasto el Egiptio.iv Tiu estis la pol-armea majoro Roman Fiedorowicz.

Li portis publike salutojn de amikoj, kiuj ne povis veni: Nassif Mahrus, Megalli kaj Nassif Issac, kaj de diversnaciaj soldatoj servantaj en Egiptio. Fine li parolis pri la granda sukceso de EEA lastatempe, kies unu el la gravaĵoj estas, la amikaj rilatoj starigitaj inter la Mezorienta Esperantistaro.v

Estis laŭtlegataj salutleteroj, i.a oficiala letero de EEA, kaj de N. Mahrus el Egiptio.vi Anastas estis inter la salutantoj de la Kongreso, kaj paroladis "nome de la Arabaj Esperantistoj", kiel li diris. Pli poste li estis elektita vicprezidanto por Bet-Leĥemo, kiel unu vicprezidanto elinter kvar.vii

La kongreso akceptis i.a. decidon, postulantan kunvoki la unuan postmilitan Universalan Kongreson en Jerusalemo.iv Temas ja pri urbo sankta kaj por judoj kaj por araboj, kun tiam pli-malpli egala loĝantaro de la du popoloj. Efektive, la propono al IEL estis farita ripete, kiel pruvas rifuzletero de IEL jam de septembro de la antaŭa jaro 1944, kun la argumento, ke la unua postmilita UK devos esti en lando kiel eble plej centra en Eŭropo.ii Menciindas, ke sugesto kunvoki UK-on en Jerusalemo estis farita jam en 1926 (!) dum la Edinburga UK, fare de D-ro Emanuel Olsvanger.
La sugesto akceptiĝis "kun granda intereso kaj entuziasmo", laŭ anglalingva gazetara komuniko, dissendita al la brita gazetaro far la cionisma organizo Keren Hajesod.viii

La dua Egiptia Esperanto-Kongreso okazis la 15-an kaj 16-an de decembro 1945, en la nacia Y.M.C.A., Kairo. En foto akompananta la raporton en Esperanto Internacia videblas ĉ. 50 gesamideanoj, inkluzive infanojn. La programon, kiu inkluzivis i.a. teatraĵon kaj ekskurson al la piramidoj, ĝuis ankaŭ la juda gastino el Palestino, Lea Rousseau.ix

Gastoj vojaĝadis ankaŭ en la inversa direkto: komence de 1945 venis al Jerusalemo Mahrus el Fayoum, Egiptio. Gesinjoroj Tejtel aranĝis por li gastakcepton, kun preskaŭ la tuta jerusalema samideanaro.x

Ĝis la fino de la dua mondmilito, la mezorientaj e-istoj havis aliajn zorgojn ol la lokan interetnan konflikton. Nur post la fino de la mondmilito troveblas en la esperanta gazetaro eĥoj pri la konflikto, kvankam ĝi ekzistis longe antaŭe. Tiel skribas s-ano Eliezer Wurzel el Palestino al fora Meksikio en oktobro 1945: "La popoloj de Proksima Oriento jam elreviĝis de sia letargio, kaj postulas sian rajton kiel popoloj kaj kiel homoj. Persujo, Irako, Sirio, Egiptujo postulas, ke ĉiuj soldatoj de fremdaj registaroj forlasu ilin, kaj ili mem volas regi sen fremduloj [...], sed la situacio estas katastrofa: la araboj kontraŭ la judoj, la judoj kontraŭ araboj, kaj Britujo kontraŭ ili ambaŭ. [...] Kio okazos? Ĉu denove ni donos nian vivon senkulpe? Ĉu denove regos en la mondo la morto kaj la sango? Pro kio silentas la mondo?" xi

S-ano Kapitano M. H. Robinson el Anglio estas pli aludema: "Mi ne deziras polemiki per tiu ĉi artikoleto ion rilate al la situacio politika de la juda-araba malkonkordo [...], mi nur volas priskribi miajn impresojn, vizitante kolektivan kolonion hebrean ('kibuco')".xii

Finiĝis la esperantista tabuo koncerne la lokan, baldaŭ kulminiĝontan konflikton. Venis nova tempo.


La fino

Post la milito de 1948-9, sekve de la tumultoj de milito, homperdoj, kaj forlaso de eksterlandaj soldatoj, ambaŭ PEL kaj EEA suferis konsiderindan malfortiĝon. Almenaŭ pri PEL skribis Josef Kohen-Cedek: "Nur en aŭtuno 1949 ni denove kunvenis en Tel-Aviv, por prikalkuli niajn homperdojn, kuraci la vundojn kaj restarigi nian landmovadon".xiii

Tamen, dum por EEA la milito signifis mortobaton, PEL kiu alinomiĝis je ELI post la fondiĝo de la juda ŝtato Israelo en majo 1948, daŭre evoluis, i.a. danke al vasta enmigrado de judaj esperantistoj ĉefe el Eŭropo. Tiun avantaĝon ne ĝuis EEA, kiu en 1951 haltis,xiv eligante tamen lastan stertoron per registrado de iu "Mezorienta Esperanto-Federacio" ĉe la Ministerio pri Socialaj Aferoj.xv

Kvankam en oktobro 1952 opiniis anonima intervjuito al hebrea gazeto, ke en Egiptio daŭre estas aktiva E-asocio, tiu intervjuito konfesis: "antaŭe estis fortaj amikecaj kontaktoj inter la du asocioj [Palestina kaj Egiptia], sed tiuj ĉesis kun la komenco de la milito. En Bet-Leĥemo troviĝas ĝis hodiaŭ 'delegito', nome gvidanto de esperantista 'filio' kiu... ne ekzistas".xvi

Certe la malfermita limo inter la nun malamikaj landoj, malpliigis al la restintaj izolitaj egiptiaj s-anoj la eblon praktiki sian esperantistecon. Relative facila trajna vojaĝo el Kairo al Tel-Avivo aŭ Jerusalemo, kio estadis antaŭe tiom kutima, kaj kio povus adekvate kompensi la maleston de proksime loĝantaj esperantistoj, estis post majo 1948 malebla. Evidente Esperanton en Egiptio neniel helpis la ŝanĝiĝanta reĝimo en 1952 post la tiel nomata 'oficira revolucio', kiu kaŭzis sociajn ŝanĝojn, ĉefe rilate al la kleraj tavoloj, kaj forlasadon de eksterlandanoj.

Laŭ Lins, Nassif Issac estis longtempe la sola araba delegito dum Universalaj Kongresoj,xiv sed tamen ankaŭ la maljuna Megalli (kiu dume jam dividadis sian vivon inter Egiptio kaj Germanio)xvii, renkontadis ELI-anojn en UK-oj dum la 80-aj jaroj.xviii Dum la alternativa IJK en Israelo, 1967, vizitis grupo ĉe Anastas.xix Ankoraŭ en 1979 rakontis israela junulo pri la gastamo kiun li ricevis iam ĉe araba samideano en Bet-Leĥemo.2  xx  Sed tio estis verŝajne la lasta restaĵo de la erao ĝis 1948. Dum la jaroj estis ja hazardaj renkontoj de arabaj kaj judaj esperantistoj en UK kaj IJK, sed tiuj estis sporadaj, kaj certe ne reprezentis konstantan kunlaboron kiel iame.



Renkontiĝo de ELI-anoj, eks–PEL-anoj kaj eks–EEA-ano dum la Universala Kongreso.
De maldekstre: s-ro Nassif Isaac, s-ro Jeraĥmiel Giladi, s-ino Matilda Landaŭ, s-ro Naĥum Dresner, s-ino Raĥel Sani.


Epilogo

La decido de la landa jarkonferenco de ELI, el la 15-a de aprilo 1979 tekstas:

"La israelaj esperantistoj [...], kiuj opinias, ke la Internacia Lingvo estas unu el la plej valoraj instrumentoj por semi kaj proksimigi la veran humanan pacon inter diversaj homoj kaj nacioj, deklaras kun kontento kaj ĝojo, ke ili bonvenigas la subskribon de la paca traktato inter Israelo kaj Egiptio." xxi

Kelkajn monatojn poste, ricevis prezidanto de ELI A. Manor kaj la sekretario J. Giladi leteron el la buroo de ĉefministro Menaĥem Begin:

    "Bonvole akceptu la elkoran dankon de la Ĉefministro pro la gratuloj, okaze de la decido aljuĝi al li la Pacan Nobelpremion, kune kun la Prezidento Saadat.
    Sinjoro Begin kredas, ke la vera premio estas la Paco mem. Ni daŭrigos penadi por ĝin akiri." xxii

Ĉu tio ĉi signifas, ke la paco ne bezonas Esperanton por efektiviĝi?

La aŭtoro de ĉi-linioj ne konsentas kun tiu ĉi hipotezo. Packontrakto estas nur skeleto. Estas la homaj rilatoj kiuj animas la pacon, kaj Esperanto liveris vivan ekzemplon de fortaj amikaj rilatoj, jardekojn antaŭ la pac-kontrakto, en la jaroj 1924-1948.


Dediĉita al la araboj kaj judoj, kiuj pionire, naive
kaj pacreve praktikis la esencon de Esperanto


______________________________________
1   

Vidu fotokopion de la priparolata letero en Israela Esperantisto, n-ro 142.

2   

Li ne skribas lian personan nomon, sed temas pri almenaŭ 2 esperantistoj Anastas en Bet-Leĥemo: Jozefo Anastas, kaj laŭ la Jarlibro de IEL 1947, p. 191, ekzistis ankaŭ A. G. Anastas. La tabelo de pagintaj PEL-anoj montras ke dum 1944 estis krom J. Anastas, ankaŭ J. A. Anastas, sed tiu lasta en 1945 plu ne estis membro.xxiii

Bibliografiaj notoj:

i  

"El multaj landoj – Egiptujo", en: Esperanto Internacia, 7-8/1944, p. 71.

ii  

Letero el la arĥivo de UEA. Kompleze de Ziko M. Sikosek.

iii  

Kohen-Cedek, Josef, Kritikrikolto, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 1, 1945, p. 3.

iv  

"La Kongreso de la Esperanto-Ligo de Palestino" (hebrelingva, neindikita ĵurnalisto), Ha’arec 5/4/1945. Kompleze de la Cionisma Arĥivo en Jerusalemo.

v  

"S-ro Roman Fiedorowicz, pol-armea majoro el Aleksandrio salutis", en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 2.

vi  

Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 8.

vii  

Elektoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 20.

viii  

La gazetara komuniko estas komplezo de la Cionisma Arĥivo. Ĝi datas de 8/8/1926.

ix  

El Egiptujo, en: Esperanto Internacia, 1946, p. 34-35.

x  

Novaĵoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 3, 1945, p. 23.

xi  

Wurzel, Eliezer (1945), Palestino kaj la Proksima Oriento, en: Renovigo, dulingva revolucia gazeto, januaro 1946, p. 12.

xii  

Robinson, M. H. (1945), Militisto rigardas kolektivan kolonion Palestinan, en: Esperanto Internacia, 11-12/1945, p. 93.

xiii  

Kohen-Cedek, Josef (1969), La Palestina periodo, en: Nia Ligilo, n-ro 30, p. 7.

xiv  

Lins, Ulrich (1974), Landaj organizaĵoj por disvastigo de Esperanto, en: "Esperanto en Perspektivo" (ĉefredaktoro – Ivo Lapenna), Roterdamo: CED (UEA), p. 504.

xv  

Goos, Heidi (1999), De Esperanto Beweging in Africa (licencia verko en la nederlanda), legeblas ankaŭ Interrete en: cas1.elis.rug.ac.be/avrug/pdf06/thesis06.pdf

xvi  

Baŝan, Refael (1952): "50% el la Esperanto-parolantoj estas virinoj" (hebrelingva raportaĵo okaze de la 3-a tutlanda kunveno de E.L.I. en Hajfa). Eltiraĵo el neindikita gazeto, 9/10/1952, kompleze de la Cionisma Arĥivo en Jerusalemo.

xvii  

Kongresa Libro de la 72-a UK en Varsovio, p. 153.

xviii  

Laŭ foto el la postlasaĵo de s-ano J. Giladi, kaj persona komuniko de s-ano J. Tilleman.

xix  

Persona komuniko de s-ano Josef Ŝemer.

xx  

Blonŝtejn, Naĥum [subskribinta kiel N. B.] (1979), Gastamo, en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 14.

xxi  

"Decido de la Landa Konferenco de ELI", en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 3.

xxii  

"Dankletero de la ĉefministro", en: Israela Esperantisto, n-ro 68, 1979, p. 4.

xxiii  

Pagintaj PEL-anoj, en: Interna Bulteno, vol. 3 n-ro 2, 1945, p. 5.