Leterkeste


Kara redaktoro,

mi trovis la numeron de aŭgusto de Israela Esperantisto aparte brila. Mi kredas ke ni, la Esperanto-movado ĝenerala, devus iom pli informi pri la fakto ke Isaac Bashevis-Singer estis konanto de Esperanto.

Mi streĉe atendas la duan parton de la artikolo pri judaj–arabaj rilatoj per Esperanto kaj mi aparte gratulas al la verkinto de la artikolo pri la armena literaturo.

Renato Corsetti