|
Elhebreigis: Sergej Tyrin
Estus malfacile antaŭvidi ke la ŝanĝoj en pluraj lingvoj ĉirkaŭ la mondo estos tiom profundaj sekve de 25 jaroj de tutmondiĝo. Centoj da lingvoj mortis kaj pliaj centoj same riskas je malapero. Laŭ la Mond-Lingva Atlaso de Unesko, lingvo endanĝerigita estas tiu, kiun infanoj ne parolas kaj malmultaj plenkreskuloj uzas por komunikiĝi. Inter la lingvoj havantaj, do, altan pereo-ŝancon troviĝas la keltaj lingvoj, la laponaj, la ciganaj, multaj lingvoj de eks-Sovetunio, tribaj dialektoj de Afriko, Nepalo, Malajzio kaj certaj regionoj de Barato kaj Japanio. Unu el la gravaj demandoj estas ĉu la ĉie-troviĝo de la angla minacas la aliajn lingvojn. Estante la lingva armilo de la granda usona imperio, la angla lingvo senbare disvastiĝis ĉirkaŭ la globo, verŝajne per la plej ruza kaj trompa metodo, iam uzita de imperialista lingvo: la tento. Homoj deziras paroli angle ĉar estas ĝi lingvaĵo de reklamo, de furorfilmoj, de pop-muziko; nepra ilo por komerca sukceso. Malgraŭ tio, eĉ se la angla ekhavis reputacion de "lingvo-murdisto", troviĝas kontentiga solvo en protektado de la lingvoj kaj de la kulturoj de homoj ĉirkaŭ la mondo. Protekto de la lingvo rekonas la rajton de individuo difini sian sorton kaj atestas pri la sistemo de valoroj kaŝiĝanta en ĉiu lingvo. Ĉiu kulturo povas trovi vojon esprimiĝi en ajna lingvo, tamen la loka lingvo estas la plej efika. La lingvo ne estas nur reprezentanto de la kulturo, ĝi konsistigas mem la kulturon. La vortoprovizo, folkloro perbuŝa, kantaro kaj humuro estas la esenco de la kulturo, ne nuraj iloj por komunikado. Sed protektadi estas "afero de sciencistoj". Surstrate la homoj preferas praktiki kaj ĉiutage plievoluigi la slangon – konfuzan kaj platan dialekton influatan de la angla, kreitan ekzemple dum la lastaj jaroj en Francio kaj Germanio. La franca jam perdis siajn forton kaj nedisputeblan rolon kiel diplomata lingvo kaj lingvo de la eŭropa kulturo – la faktoj asertas ke malpli da studentoj en la mondo interesiĝas pri ĝia ellernado. La francoj kulpigas pri sia unua fiasko Georges Clemenceau [ĝorĝ klemenso], la ĉefministron kiu oficis depost la fino de la unua mondmilito. Clemenceau, kiu adoris kaj honoris la britan kaj usonan aliancanojn, konsentis ke la Versajla Interkonsento estu verkita en la angla kaj en la franca. Tiu ago, laŭ la francaj akademianoj, estis la unua kapitulacio. Nuntempe, pli ol 90% de la dokumentaro de Unuiĝintaj Nacioj estas verkataj en la angla lingvo. La francoj protektas hodiaŭ sian lingvon per manpleno da leĝoj. Kadre de tio ili fondis centran komitaton kiu publikigis antaŭ nelonge 8000 usonanglajn esprimojn malpermesatajn en oficialaj ŝtataj paperoj. Laŭ la ekspertoj, la francan povas savi la plivastiĝanta unueco de la angla – kiu malriĉiĝas kaj detruiĝas kune kun sia evoluo. La danĝero kaŝas sin ĉe alia fronto. La slanga parolmaniero "Verlan" (kombinado de diverslingvaj vortoj kaj frazoj, kaj ties kunmeto en francajn esprimojn), firme pozicias sin en la popolamaso de milionoj da enmigrintoj en la francaj suburboj, disvastiĝas en la francaj fabrikoj, kaj estiĝas konsiderinda minaco por la franca lingvo. Ankaŭ la germanan trafas malfacilaĵoj, pri kio atestas la fakto ke malpli kaj malpli da studentoj en la mondo enskribiĝas por studi ĝin. En reklamkampanjo, kiun iniciatis Institucio Göethe por studoj de la germana lingvo, steluloj de la germana kulturo tutmonde famaj – kiel la aŭtokonkursanto Michael Schumacher [ŝumaĥer], la tenisisto Boris Bekker kaj la modelistino Claudia Schiffer [ŝifer] – estis petitaj elmontri por la amaskomunikiloj la vivoĝojon kaj la bazajn valorojn ligitajn al la germanaj lingvo kaj kulturo. Malgraŭ la klopodoj, la angla daŭre estas perceptata kiel avangarda, scivoliga kaj alloga inter la germanparolantoj. Pli kaj pli da firmaoj nomas sin per usonanglaj nomoj, reklamaj devizoj kun amerikaj mencioj furoras sur la germanaj reklamŝildoj. Provante pozitivigi sian bildon, granda germana kompanio ŝanĝis lastjare la nomojn de servoj en siaj telefoncentroj al Denglish-sloganoj – germana spicita per angla – kaj kaŭzis teruran konfuziĝon ĉe sia klientaro. Multaj ne sukcesis kompreni la lingvaĵon de la aŭtomataj mesaĝoj kaj la centroj ne eltenis la ŝarĝon de vokoj el konsumantoj, kiuj ne sciis kio "Support Center" aŭ "Call Center" estas (pertelefona teknika helpado). La Denglish-lingvaĵo inkluzivas parolturnojn, ekzistantaj en laborejoj kaj lernejoj. Ĝi estas disvastigata de komercistoj kaj reklamagentoj kaj jam estas ne-preter-rigardebla minaco por la estonto de la germana. Same en Israelo indas ekzameni la utilon de esprimoj devenantaj el la angla, la jida kaj la araba, kiuj altiriĝis, algluiĝis aŭ fuŝforme fiksiĝis en la hebrea lingvo, kaj nerekoneble modifis ĝin ĝis la grado ke ili fariĝis integra parto de la vortprovizo de la renoviĝanta lingvo. Ĉu ili servas je la bono de la lingvo; dube plifortigas, sed certe malriĉigas, eĉ frakasas ĝin kaj aliigas ĝian esencon, dum la lingvo ankoraŭ ne sufiĉe fortiĝis depost la komato en kiu ĝi troviĝis dum la 2000 jaroj de la ekzilo. |