Homdestino laŭ la Miŝnao


Elhebreigis en 1930: Rabeno Josef Rabinoviĉ-Tajc

Kvinjarulo estas destinita je lernado de la Biblio; dekjarulo – je Miŝnao; dektrijarulo – je ordonaĵoj; dekkvinjarulo – je Talmudo; dekokjarulo – je edziĝo, dudekjarulo – je penado, tridekjarulo – je forto, kvardekjarulo – je prudento; kvindekjarulo – je konsilo; sesdekjarulo – je maljuneco; sepdekjarulo – je grizeco; okdekjarulo – je profunda maljuneco; naŭdekjarulo – je dorsfleksebleco*; centjarulo similas kvazaŭ li jam mortis, malaperis kaj malestis de la mondo.

Elĉerpaĵo el la dumiljara Miŝnao, Avot 5/21.

* dorsokliniĝo