
Esperanto – kien? : Claude Piron, Svislando
Esperanto nature disvolviĝos, ĉar ĝi estas disvastiĝ-kapabla ĝermo kun tiaj ecoj, ke ili favoras disvastiĝon. El tiu vidpunkto ne tre gravas, ĉu e-istoj efike agos aŭ ne por ĝia diskonigo. Kaj tamen ĝi disvastiĝos per individuoj. Da tiaj ĉiam estos sufiĉe: la historio de la lingvo tion montris al ni. Ĉiam aperas homoj, kiuj, sen vere komprenebla racia kaŭzo, estas kaptitaj de speco de pasio, kiu igas ilin, preskaŭ sen bezono tion konscie voli, aktive kontribui al la disvastigo de la lingvo. Tia mi persone estas.
Vojaĝo al Pollando, pasinteco kaj estonteco : Amri Wandel
Mi ne imagis ke invito inaŭguri esperantan memortabulon en la pola urbo Malbork fariĝos vojaĝo al miaj familiaj radikoj kaj malkovro de nekonata ĉapitro en la vivo de miaj delonge forpasintaj geavoj kaj patro [...] Sed jen la organizanto de mia vizito en Malbork, kontaktis la urbestraron de Skórcz, kiu trovis la nasko-dokumentojn de mia patro kaj onkloj. Ili ankaŭ trovis la stratadreson de la domo.
Zamenhof kaj Superjaro : Josef Ŝemer
Superjaro: Super + jaro. Bela kunmetaĵo, ĉu ne? En la jida vorto
איבעריאָר (iberjor), kiun oni ankaŭ
skribas kaj devus skribi עיבור־יאָר, la
silaboj איבער fakte devenas de la hebrea radiko עבר,
kiu naskas la verbon עִבֵּר [iber]. Tiu, inter aliaj
signifoj, signifas ankaŭ 'pligrandigi'. Sed la vorto איבער
ĝenerale signifas 'super' en la jida [...] Nia vorto superjaro do rezultas el miskompreno
de la etimologio de la jida vorto far la jidparolantoj.
Esperanto, pontolingvo ankaŭ al kaj el la hebrea lingvo : Josef Ŝemer
Ni scias, ke inter la unuaj esperantistoj estis relative multaj judoj. Pro tio oni komencis traduki verkojn el la hebrea kaj jida lingvoj en Esperanton kaj inverse, multaj el tiuj eĉ ne estas konataj al ni. Zamenhof mem esperantigis la Malnovan Testamenton. Mi serĉis diversloke spurojn de la pli grandaj verkoj, nome de tiuj kiuj aperis libroforme. La rikolto ne estas granda, sed ĝi estas interesa kaj prezentinda.
Niaj gejunuloj floras kaj “umas”
Krom kvietaj renkontiĝoj, okazas ankaŭ pli aktiva kaj sinĝua agado, nome aventuraj ekskursoj en verda etoso. Unu tia ekskurso iĝis aparte plena je travivaĵoj: en la defia kanjono de uedo Dragot (Daraĝe), apud la Morta Maro, sep geesperantistoj devis pasigi la nokton en la naturo. La marŝado daŭris pli longe ol antaŭvidite, kaj la grupo ne finis la vojon en la kanjono antaŭ la mallumo.