Pri tiu ĉi numero / Doron Modan
Israela Esperantisto №146 Somero 2007


Karaj Legantoj,

Se la nuno estas ligilo inter la pasinteco kaj la estonteco, ni, e-istoj, agu en la nuno konante la pasintecon, sed kun rigardo al la estonteco. Tamen por tio necesas iel percepti la estontecon, kaj ĝuste tion primeditas Claude Piron en artikolo verkita speciale por tiu ĉi numero.

Luiza Carol traktas la futuron de E-o per amuza sed pensiga drameto, kaj la verkisto Robert Musil memorigas ĉi-koncerne, en fragmento esperantigita de via redaktoro, ke utopio estas ja unu el la eblaj, tute pravigeblaj, manieroj vidi la estonton. Oni nur kultivu en si la senson pri tio, kio eblas.

Krom du filologiajn kontribuojn de Josef Ŝemer, kiuj ornamas la n-ron, vi renkontos plurajn interesajn novaĵojn, kiuj estas nur parteto de la nuno...


Doron
http://www.ie.esperanto.org.il/146/1.html