La kurto / Friedrich Hölderlin


Elgermanigis: Doron Modan

Kial vi estas tiel kurta? Ĉu vi ne ŝatas,
Do, kiel antaŭe, la kantadon? Trovis vi ja
Neniam, kiel junulo, en la tagoj
De l´ espero dum kantado la finon!

Kiel mia feliĉo, tiel mia kanto.  – Ĉu vi volus
Gaje en la vesperruĝo vin bani? Ĝi estas for! Kaj
La tero malvarmas, kaj la birdo de l´ nokto
Disflugas senpace antaŭ vian okulon.


Verkita iam inter 1796 kaj 1798